„ Jen verko entute kongrua al la spiritisma doktrino, do sufiĉe malfacile legebla por ne-spiritistoj. La tuta verko, vere tro longa pro senĉesaj ripetadoj de ŝablonaj formuloj povus facile reduktiĝi al cento da paĝoj. La tuto pledas kontraŭ la malbono de sinmortigo por la eterna evoluo de la spirito. Kelkaj sinmortigintoj rakontas pere de mediumo (la aŭtoro) siajn travivaĵojn en la spirita mondo sed kun kelkaj kontaktoj en la videbla mondo. Temas pri iu malfacila regenerado, kuracado dum jardekoj kaj jardekoj en terura suferado, lamentado, pentado, reedukado, senfina preĝado ĝis pretiĝo por surtera reenkarniĝo cele al la sinmortigintoj.
Preter la doktrinigado estas malfacile klasigi tiun literaturaĵon. Mi estus dezirinta iun fikcian rakonton, kiu fluas, eĉ se estas en la transmondo, sed la tuto estas dishakita fantazio, mistika fantasto kun senfinaj halucinoj en la nekoheraj priskriboj mem. Estas 554
paĝa predikado por konvinki la spiritistojn ke ili ne sinmortigu.
La sinmortiginta spirito (eventuale kun pliaj astralaj korpoj) devas iri en iun “Sinistra Valo” por suferi la plej terurajn turmentojn dum la tempo, kiun li normale devus vivi. Vere strangaj (por mi) estas la priskriboj de putriĝantaj kadavroj. Ĉu la kadavroj de la materiaj korpoj jam ne putriĝis sufiĉe sur la tero mem? Daŭre, dum mi legis, mi memoris la televidan programon “Lernejeto de bruo” (Escolinha do barulho)... “ni vidas, ke en via ekstertera mondo, la aferoj estas, kiel en nia tera mondo!” - ĉu ne? En fikcio, ankaŭ en spirita mondo oni atendus ion alian, ol ripetado de la surteraĵoj.
De la Sinistra Valo la sinmortigintoj iras al diversaj aliaj departementoj, kiel de Viglado, Korekta Kolonio, por kuracado, sed ĉio similas al Portugalio. Kial? Paĝo 73 revenas la longaj klarigoj por ne fali al la “nenio de materialismo”... En la spirita mondo la sinmortigintoj ne havas la samajn rajtojn, kiel la aliaj! Paĝo 146 oni citas, ke en tiu mondo ekzistas malbonaj spiritoj pli danĝeraj ol la surteraj. Kia teruraĵo! Grava estas la departemento pri reedukado, kiu okazas ĉefe per kvazaŭa senĉesa preĝado dum jardekoj. Mi citas el paĝo 167: “Homo, ho mia Frato, kiu, kiel mi, devenas de la sama Glora Lumfokuso! Senmorta animo naskita por altegaj destinoj en la malavara sino de la Eterneco! Akcelu vian evoluadon direkte al la Supro sur la vojoj de la Sciado, reedukante vian karakteron ĉe la helaj lumoj de la Evangelio de la Kristo de Dio!”...
En ĉiu paĝo la Diaj sinonimoj abundas, ekzemple: -Superega Arkitekto - Dia Modelo - Grandanima Majstro - Dia Indulgemo - Lia Patra Boneco - Dia Patreco - Korfavora Majstro - Senmorta Lumo - Granda Leĝo - Dia Justeco - Plejalta Patro - Eterna Leĝodonanto - Ĉiopova Kreinto - Eterna Disdonanto de Vivo - KTP.
La dua kaj tria partoj de la libro prezentas pliajn departementojn: Izolejo (malliberejo), Frenezulejo, Reenkarniĝa departemento, Universitato, Arkivoj de la animo kun “kuracaj” admonoj, sencesaj akuzoj dum 30 jaroj aŭ pli. Tiuj ĉapitroj estas enkondukataj per citoj el la Nova Testamento ekzemple paĝo 306 por la pravigo de reenkarniĝo. Paĝo 273, estas kritiko al la Romkatolika eklezio pro troa supraĵeco. Paĝo 212 prezentas la ekziston de potencaj aparatoj por
transvidado (klarvida - magneta - mekanika) sed ties funkciado estas sekreta, do sen pliaj klarigoj.
La lingvaĵo estas konforma al la E°-fundamento, mi ne trovis ekstervortarajn neologismojn. Iom ĝenis min la ofta apero de “desapontiĝo”, kiu estas en Suplemento de PIV, sed estas vorto tro portugalisma aŭ francisma, des pli, ke “elreviĝo” estas pli bela kaj klasike uzata.
La tradukaĵo devas esti fidela se oni konsideras la konatan, spiritistan lertan tradukiston Affonso B.G. Soares, sed la Esperanta teksto meritus pli mallongajn frazojn, kun malplia uzado de tiu gerundio tro ŝatata de portugallingvanoj. La vorto, demarŝo, estas en PIV por la piednotita franca vorto “demarches” (paĝo 265).
Komposteraroj estas maloftaj, krom en la piednotoj. Estas facile dedukti, ke la teksto mem estis bone kontrolita kaj la piednotoj entute neglektitaj, domaĝe! Streketoj sufiĉe oftaj meze de vortoj estas sendube malobeo de komputiloj, kies malbona spirito regas sur nia tera mondo.
Konklude, se João de Moura Fé elektis tiun libron, kiel unu el la tri plej bonaj, kunportinda en malliberejon (vidu B.E. n-306 paĝo 4) mi nur povas rekomendi la legon de “Memoraĵoj de sinmortigintoj” al ĉiuj spiritistoj. La aliaj decidu mem laŭ sia scivolemo, kuraĝo, mondkoncepto aŭ kredo sed ili bonvolu ne sinmortigi pro tio, mi petas. ” |