Verda ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mesembrinibis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda ibiso

Verda ibiso
Verda ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Mesembrinibis
Specio: M. cayennensis
Mesembrinibis cayennensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verda ibiso (Mesembrinibis cayennensis) estas vadbirdo de la familio de ibisoj nome Treskiornitedoj. Ĝi estas la nura membro de la genro Mesembrinibis.[1][2] Estas ibiso de novtropiko kiu okupas distribuareon el Honduro al norda Argentino. Oni ne konas subspeciojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Estas specio de loĝantaj birdoj kaj reproduktantoj el Honduro tra Nikaragvo, Kostariko kaj okcidenta Panamo en Centrameriko, kaj en Sudameriko al norda Argentino. Ili entreprenas kelkajn lokajn sezonajn movojn en la seka sezono. Laŭ IUCN estas totale 50.000 al 100.000 reproduktaj paroj.

La Verda ibiso loĝas en arbaraj marĉoj kaj aliaj humidaj arbaraj habitatoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties nesto konsistas el platformo de bastonetoj situanta en arbo en mangrovejo. La ino demetas 2 al 4 ovojn. Kovado okazas dum 23 al 27 tagoj. Tiu specio estas malpli gregema ol ties parencoj (ne nestas kolonie) kaj estas kutime vidataj sola aŭ en paroj. Ili estis registritaj dum ĉikanado al Sunbirdo nestumanta en la sama arbo.

Kiel ĉe aliaj ibisoj, ĝi predas vermojn, fiŝojn, ranojn kaj aliajn akvajn animalojn, same kiel insektojn. Ĝi estas plej aktiva kaj voĉema krepuske, per laŭta rulanta alvoko ko-ko-ko-ko-korru-korru.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Verda ibiso estas 48–58 cm longa kaj pezas 650–785 g; la ino estas iom pli malgranda ol la masklo. Reprodukta plenkreskulo havas brilegan verdec-nigrecan korpon, helverdajn krurojn kaj bekon, kaj grizan nudan vizaĝan haŭtaĵon. Junuloj estas multe pli senkoloraj, sed povas esti distingataj el la simila Bruna ibiso pro sia pli diketa formo, pli mallongajn krurojn kaj pli larĝajn flugilojn. Tiu specio, kiel ĉe aliaj ibisoj, flugas havante kolon kaj krurojn etende. Ties flugmaniero estas fortika, kun pli malmultaj glitoj kaj pli malregulaj flugilfrapoj ol ties parencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita en januaro de 2011.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]