Mevesa lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mevesa lamprotorno
Mevesa lamprotorno
Mevesa lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Lamprotornis mevesii
Wahlberg, 1856
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mevesa lamprotornoMevesa brilsturno (Lamprotornis mevesii) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ĝi formas superspecion kun la samgenrajn L. caudatus kaj L. purpuroptera.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre malhelblua birdo kun metalecaj briloj ĉefe purpuraj ĉe ŝultroj kaj bronzkoloraj en suba dorso kaj pugo. La longa vosto havas longajn horizontale striecajn plumojn. La vizaĝo kiel ĉe aliaj samgenranoj estas nigra, sed ne rimarkindas irisoj kiuj estas malhelaj. La nigreca beko estas pli fajna ol ĉe aliaj samgenranoj. Ankaŭ la kruroj estas nigrecaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio troviĝas en suda Angolo, norda Bocvano, suda Malavio, nordorienta kaj orienta Mozambiko, norda Namibio, norda Sudafriko, orienta Zambio kaj ĉefe en Zimbabvo kie ĝi estas komuna.

Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • benguelensis (Shelley, 1906) - sudokcidenta Angolo (Bengelo suden al Namibio), eble reprezentas separatan specioj, diferenca el aliaj pro plumaro kaj habitato; necesas pli da studado.
  • violacior (Clancey, 1973) - sudokcidenta Angolo (centra kaj suda Huílo suden al Kunene kaj okcidenta Kuando Kubango) kaj nordokcidenta Namibio.
  • mevesii (Wahlberg, 1856) – pliej sudorienta Angolo, plej nordorienta Namibio, norda Bocvano, suda kaj orienta Zambio, suda Malavio (Rivero Ŝire), Zimbabvo (escepte altaj teroj), okcidenta kaj sudokcidenta Mozambiko lak pleja norda Sudafriko (Provinco Norda Limpopo).

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili ĝenerale preferas malferman, sezone inunditajn vivejojn kun disaj arboj kiaj Mopaneo (Colosphermum mopane), Baobabo (Adansonia digitata), Anarbo (Faidherbia albida), Febra akacio (Acacia xanthophloea), Ombreldorno (Acacia tortillis) kaj Kombreto (Combretum imberbe).

Ili manĝas ĉefe insektojn suplemente kun fruktojn kaj florojn, kaj ĉefe surgrunde, ofte kaptante predojn ĝenitajn de grandaj mamuloj kiaj la afrika elefanto (Loxodonta africana). Oni konstatis ke ili manĝis jenon: inter insektoj skaraboj, termitoj, fruktoj kaj floroj Faidherbia albida (Anarbo), Diospyros mespiliformis ktp.

La nesto estas konstruata de ambaŭ gepatroj, konsista el taso el mortinta plantomaterialo tipe en arbokavaĵo ĉirkaŭ 1-4 metroj supergrunde. Ankaŭ ĉe barilfosto kaj aerumtuboj, ofte reuzante la saman neston dum kelkaj reproduktaj sezonoj, kiuj daŭras el novembro al aprilo. La ino demetas 3-5 ovoj, kiuj kovas nur la ino dum ĉirkaŭ 18 tagoj (almenaŭ kaptivece). Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 23 tagoj (ankaŭ en kaptiveco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]