Mezopotamia araba dialekto
| Mezopotamia araba dialekto | |
| لهجة عراقية (lahĝa ʿiraqijja) | |
| Kakia areo: Iraka araba dialekto | |
| natura lingvo • moderna lingvo • dialekto | |
|---|---|
| araba lingvo | |
| Parolata en | Irako, Sirio, Irano, Turkio |
| Regiono | Mezopotamio, Armena Altebenaĵo, Kilikio |
| Parolantoj | 15 700 000 |
| Denaskaj parolantoj | 13.9 milionoj |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | 1.2 milionoj |
| Skribo | araba |
| Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-3 | acm |
| Angla nomo | Iraqi Arabic |
| Franca nomo | arabe mésopotamien |
La mezopotamia araba dialekto aŭ iraka araba dialekto estas kontinuumo de reciproke kompreneblaj arabaj dialektoj origine el la mezopotamia baseno de Irako, ankaŭ etendiĝanta en Sirion,[1] Iranon,[1] sudorienta Turkio,[2] kaj parolata en Irakaj diasporaj komunumoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La aramea lingvo estis la lingvafrankao de Mezopotamio de la frua 1-a jarmilo a.k.e. ĝis la malfrua 1-a jarmilo k.e., kaj kiel oni povas atendi, la iraka araba montras signojn de aramea subtavolo.[3] La "gelet-aj" kaj jud-irakaj variaĵoj konservis kvalitojn de la babilona aramea.[3]
Pro la imanenta plurkulturismo kaj historio de Irako, la iraka araba siavice inkludas diversajn pruntovortojn en sian vortoprovizon el la aramea, akada, persa kaj turka lingvoj.
Variaĵoj
[redakti | redakti fonton]La mezopotamia araba havas du ĉefajn variaĵojn. Oni rekonas distingon inter la gelet-a kaj qeltu-a [keltu] mezopotamiaj arabaj dialektoj, kies nomoj deriviĝis de la formo de la vorto por "Mi diris."[4]
La suda (gelet-a) grupo inkludas tigrisan dialektaron, el kiu la plej bone konata formo estas la bagdada araba, kaj eŭfratan dialektaron, konata kiel furati (eŭfrata araba). Gelet-a variaĵo, la ĥuzestana araba dialekto, estas parolata en la provinco Ĥuzestano de Irano.[1]
La norda (qeltu-a) grupo inkludas la nord-tigrisan dialektaron, ankaŭ konata kiel la norda mezopotamia araba dialekto aŭ maslaŭi (mosula), kune kun kaj la jud-irakaj kaj la kristan-sektaj dialektoj (ekzemple la bagdada juda araba dialekto).
Distribuo
[redakti | redakti fonton]Kaj la gelet-a kaj la qeltu-a variaĵoj de la iraka araba estas parolataj en Sirio,[1][2] la unua estas parolata ĉe la Eŭfrato oriente de Halepo, dum la dua estas parolata en la supra ĥabura areo kaj trans la landlimo en Turkio.[2]
La kipra maronita araba dialekto havas grandan kvanton da komunaĵoj kun la mezopotamia araba;[5] speciale la norda variaĵo, kaj iuj supozas, ke ĝi apartenas al tiu ĉi dialekta areo.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 Arabic, Mesopotamian | Ethnologue. Arkivita el la originalo je 2012-09-27. Alirita 2016-11-16 .
- 1 2 3 Arabic, North Mesopotamian | Ethnologue
- 1 2 Muller-Kessler, Christa (julio–septembro 2003). “Aramaic 'K', Lyk' and Iraqi Arabic 'Aku, Maku: The Mesopotamian Particles of Existence.”, Journal of the American Oriental Society 123 (3), p. 641–646.
- ↑ Mitchell, T. F.. (1990) Pronouncing Arabic, Volume 2. Clarendon Press, p. 37. ISBN 0-19-823989-0.
- ↑ Versteegh, Kees. (2001) The Arabic Language. Edinburgh University Press, p. [htt://archive.org/details/arabiclanguage0000kees/e/212 212]. ISBN 0-7486-1436-2.
- ↑ Owens, Jonathan. (2006) A Linguistic History of Arabic. Oxford University Press, p. 274. ISBN 0-19-929082-2.
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Mesopotamian Arabic" en la angla vikipedio (fonta versio 747918991). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

