Miguel de Molinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miguel de Molinos
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1627 (1627-11-30)
en Muniesa
Morto 28-an de decembro 1696 (1696-12-28) (69-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo presbiteroverkistofilozofo
vdr

Miguel de MOLINOS Zuxia (Muniesa, provinco Teruel, 30a de junio 1628 - Romo, 28a de decembro 1696) estis hispana verkisto kaj mistikisma teologo, kreinto de kvietismo. Lia persona doktrino kutime nomiĝas molinosismo (ne konfuzu kun molinismo de Luis de Molina, alia hispana teologo de la 16-a jarcento).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis en Valencio kaj tie ekkarieris en ekleziaj postenoj. En 1665 veturis al Italio, kaj poste tie setliĝis kaj tiukadre ekrilatis kun tre altnivelaj fravuloj, kiel la reĝino Kristina de Svedio, kaj la papo Inocento la 11-a.

Lia Guía espiritual (Spirita gvidilo) publikiĝis dekomence en itala (Roma, 1675). En ĝi Molinos eksponas la plej bonan vojon por alveni al Dio; la lasta celo estas la amo de Dio, por kiu la animo devas fari nenion: nur devas resti pura kaj senpeka, liberigita de priokupo aŭ meditado, kvieta. Dio faros la ceteron. Tio rezultas en spirita vakuo, en nenio, kiel plej mallonga vojo por alveni al Dio. Tiu doktrinoj estas kurioze tre similaj al budhismo kaj al ties serĉo de la nirvano.

La unuaj konfliktoj kun la Inkvizicio okazis en 1678 speciale pro akuzoj fare de la jezuitoj Gotardo Bell’Uomo kaj Paolo Segneri. Reage Molinos verkis Defensa de la contemplación ĉirkaŭ 1679-80 sed li ne povis publikigi ĝin. Miguel de Molinos estis arestita kun kelkaj sekvantoj la 18an de julio 1685. Torturita, Molinos konfesis ĉiujn akuzojn, pro kio estis akuzita je senmoraleco. Oni ne konas precize la protokolon de la proceso ĉar funkciuloj de la Inkvizicio detruis ilin unu jarcenton poste (fine de la 18-a jarcento), por eviti, ke la francoj ekhavu ilin.

Lia amiko la papo Inocento la 11-a ratifis la kondamnon la 20an de novembro 1687 per la buleo Coelestis pastor. Naŭ jarojn poste, Molinos estis translokigita al ublieto de monaĥejo en Romo, kie li mortis la 28an de deceembro 1696.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La devoción de la buena muerte, Valencia, 1662
  • Defensa de la contemplación. Madrid: Editora Nacional, 1983
  • Defensa de la contemplación. Madrid: Fundación Universitaria Española / Universidad Pontificia de Salamanca, 1988.
  • Guía espiritual (seguida de [fragmentos de] Defensa de la contemplación). Barcelona: Barral, 1974.
  • Guía espiritual. Fragmentoj. Eld. de José Ángel Valente, Madrid: Alianza, 1989.
  • Guía Espiritual: Edición crítica, introducción y notas. Madrid: Fundación Universitaria Española / Universidad Pontificia de Salamanca, 1976.
  • Guía espiritual. Eld. de S. González Noriega, Madrid: Editora Nacional (Biblioteca de la Literatura y el Pensamiento Hispánicos, 18), 1977. ISBN 8427603924.
  • Scioglimento ad alcune obietione fatte contra il libro della Guida Spirituale ("Solución de algunas objeciones contra la Guía Espiritual"); apéndice a Defensa de la contemplación, ed. Eulogio Pacho, Madrid : Fundación Universitaria Española / Universidad Pontificia de Salamanca, 1988.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marcelino Menéndez Pelayo, Historia de los heterodoxos españoles, II, 559.
  • Paul Dudon, Le quiétiste espagnol Michel Molinos (1628-1696). Parizo: Beauchesne, 1921.
  • Pilar Moreno Rodríguez. El pensamiento de Miguel de Molinos. Prol. de José Ignacio Tellechea Idígoras, Madrid: FUE / Univ. Pontificia de Salamanca, 1992.
  • José Ignacio Tellechea Idígoras, Molinosiana. Investigaciones históricas sobre Miguel de Molinos. Madrid: FUE, 1987.
  • Melquiades Andrés Martín, Los Recogidos. Nueva visión de la mística española (1500-1700). Madrid: FUE, 1975
  • Santiago Asensio Merino, En el centro de la nada. Venturas de Miguel de Molinos. Eld. LiberFactory. Madrid 2014. ISBN 978-84-9949-439-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Miguel de Molinos en la hispana Vikipedio.