Muniesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muniesa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44780
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 571  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 0° 49′ U (mapo)41.0315677-0.8099565Koordinatoj: 41° 2′ N, 0° 49′ U (mapo) [+]
Alto 782 m [+]
Areo 129,796561 km² (1 297 9.6 561 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Muniesa (Provinco Teruelo)
Muniesa (Provinco Teruelo)
DEC
Muniesa
Muniesa
Situo de Muniesa
Muniesa (Hispanio)
Muniesa (Hispanio)
DEC
Muniesa
Muniesa
Situo de Muniesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Muniesa [+]
vdr

Muniesa [muNJEsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordo de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La lokonomo Muniesa devenas de la araba منية أيضًا, MUNJA​ ‘IṢA′, la kampardomo[1] de Jesús (?). Simila loknomo en apuda provinco Zaragozo estas La Almunia de Doña Godina.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 99 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, je 85 km de Zaragozo, regiona ĉefurbo, inter Leceda (norde) kaj Cortes de Aragón (sude) laŭ la ŝoseo A-222 kaj inter Blesa (okcidente) kaj Alacón (oriente). Ĝi estas en la nordo de la Iberia Sistemo. La loĝloko estas je 782 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mudeĥara turo.
Vidaĵo de Muniesa.

Estis restaĵoj de eneolitiko kaj de romianoj. La loknomo evidentigas setladon en epoko de Al-Andalus.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1328, Alfonso la 4-a vendis Huesa kaj ĝiajn domarojn, inter kiuj Minuesa, al Pedro de Luna, farante parton de la komunumaro Sesma de la Honor de Huesa ene de la komunumaro Domaroj de Daroca, kiu pluis ĝis 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Muniesa kie oni malaltiĝis el 2000 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 571 loĝantoj; lastatempe pliiĝis la loĝantaro per alveno de magrebaj almigrantoj (15% de la loĝantaro).

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj, olivarboj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj). Nune rura turismo. Estis fabriko de ludiloj, kiu fermiĝis komence de la 1990-aj jaroj.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo apud svelta kaj bela oklatera mudeĥara turo de la 16-a jarcento, ermitejoj, domegoj, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. POCKLINGTON, Robert (2016). «Lexemas toponímicos andalusíes (I)». Alhadra. Revista de la cultura andalusí 2. ISSN 2444-5282.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]