Mihály Balugyánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Balugyánszky
Mihály Balugyánszky
Mihály Balugyánszky
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de oktobro 1769(nun 1769-10-07)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Felsőolsva
Morto la 3-an de aprilo 1847
en  Rusio Sankt-Peterburgo
Lingvoj hungaragermanafrancarusaanglaitalagrekalatinarusina
Ŝtataneco Rusia ImperioHungara reĝlando
Alma mater Universitato Eötvös LorándReĝa Jura AkademioUniversitato de Vieno
Familio
Infanoj Anna Daragan • Yelizaveta Balugyanskaya • Mariya Balugyanskaya • Aleksandra Balugyanskaya • Q122043829
Okupo
Okupo ŝtatreprezentanto • jurosciencisto • verkistoekonomikisto • universitata instruisto
vdr

Mihály Balugyánszky [mihAj baludjAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balugyánszky Mihály, ruse Михаил Андреевич Балугьянский, rusine Михайло Балудяньскый estis rusina hungaria-rusa juristo, altlerneja instruisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis (Baludjanszky, Balugyanszkij, liaj persona nomvarianto estis Mihajlo.

Mihály Balugyánszky[1] naskiĝis la  7-an de oktobro 1769(nun 1769-10-07) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 26-a) en Felsőolsva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Vyšná Olšava en Slovakio), li mortis la 3-an de aprilo 1847 en Sankt-Peterburgo (Rusa Imperio).

Blazono de Mihály Balugyánszky

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Balugyánszky maturiĝis en gimnazio en Kassa, poste li studis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), pli poste en Universitato de Vieno, sed li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1789. Post la diplomo li instruis en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad), sed en 1803 li estis allogita al akademio de Sankt-Peterburgo. Ĝuste post jardeko li iĝis ankaŭ familia instruisto de la caro. Li iĝis dekano en 1816 kaj li partoprenis en transformiĝo de la akademio al Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1819, kies unua rektoro li estis ĝis 1821, fine li pensiuliĝis post 3 jaroj. Intertempe li estis kabinetestro de la caro, en 1827 ankaŭ ŝtatsekretario. Li ricevis rusan ŝtatanecon en 1830, li revizitis Hungarlandon en 1845. Li edziĝis en 1802, lia edzino naskis dekfoje. Li ricevis rusajn premiojn inter 1810-1821.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Izobrazenije različnych chazjajistvjenynych system

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]