Miklós Esterházy (oficiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Esterházy
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1765 (1765-12-12)
en Vieno
Morto 25-an de novembro 1833 (1833-11-25) (67-jaraĝa)
en Komo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Anton I, Prince Esterházy
Patrino Mária Terézia, Gräfin Erdödy de Monyorókerék et Monoszló
Edz(in)o Princess Maria Josepha Hermengilde of Liechtenstein
Infanoj Pál Antal Esterházy • Princess Leopoldine Esterházy de Galantha
Okupo
Okupo politikistodiplomatokomponistosoldatooficiro
vdr

Miklós Esterházy [miklOŝ esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Miklós estis hungara imperiestra duko, oficiro. Li estis nepo de Miklós József Esterházy.

Bildo pri Miklós Esterházy
Miklós Esterházy en 1803

Miklós Esterházy [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1765 en Vieno. Li mortis la 25-an de novembro 1833 en Como.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post lernado Miklós Esterházy rondvojaĝis en Eŭropo, poste li elektis la oficiran karieron. En 1791 li estis estra kapitano. Post 3 jaroj li atingis la rangon kolonelo, en 1796 generalo en armeo de Habsburga Imperio. Li partoprenis en la kontraŭ-Napoleonaj militoj. En 1797 li proprakoste establis regimenton. En 1804 li akiris la graflandon Edelstetten en Bavario, kies centro nun estas parto de la komunumo Neuburg an der Kammel, tial li rajtis uzi la titolon imperiestra duko. En 1809 Napoleono volis lin nomumi reĝo de Hungarlando, kion li rifuzis, ĉar li estis fidela al la Habsburgoj. Post jaroj li ricevis pliajn soldatajn rangojn, krome Ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj signifan premion. Ekde 1828 li estis sinjoro de la parka insulo Mainau en la Bodenlago.

Li multe okupiĝis pri muziko, li aranĝis koncertojn kun Joseph Haydn kaj Johann Nepomuk Hummel, pri la familiaj bienoj, kasteloj, krome li kolektis pentraĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]