Mindaugas la 2-a (Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mindaugas la 2a de Litovio
Reĝo de Litovio
Herzog_Wilhelm_II_von_Urach
Herzog_Wilhelm_II_von_Urach
Regado de 11 julio 1918 - ĝis 2 novembro 1918
Wappen des Herzogs von Urach.svg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1864 (1864-05-30)
en Monako, Princlando Monako
Morto 24-an de marto 1928 (1928-03-24) (63-jara)
en Rapallo, Italio
Tombo Ludwigsburg Palace [#]
Religio katolika
Nacieco germana
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco germana
Alma mater Eton CollegeTrinity College [#]
Familio
Dinastio Urach [#]
Patro Wilhelm, duko de Urach [#]
Patrino princino Florestine de Monako [#]
Edz(in)o Duchess Amalie in Bavaria • Princess Wiltrud of Bavaria [#]
Infanoj Karl Gero, Duke of Urach • Elizabeth, Princess of Urach and Countess of Württemberg • Albrecht von Urach • Eberhard Urach • Wilhelm Urach • Mechtilde Prinzessin von Urach • Marie Gabrielle Prinzessin von Urach • Karola Prinzessin von Urach • Margarete Prinzessin von Urach [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
Aktiva en Stutgarto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Mindaugas la 2a de Litovio, naskita kiel Wilhelm Karl Florestan Gero Crescentius Herzog von Urach naskiĝis la 30an de majo 1864 en Monako-malnova urbo (Princlando Monako), kaj mortis en Rapallo (Italio) la 24an de marto 1928; li estis la nura reĝo de Litovio en la 20-a jarcento.

Naskita kiel princo Vilhelmo de Urach, grafo de Virtembergo, li estis filo de Vilhelmo, unua duko de Urach (estro de morganata filio de la Reĝa Domo de Virtembergo), kaj de lia dua edzino, nome princino Florestina de Monako, filino de princo Florestano la 1-a de Monako.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis kvarjara, li postsekvis sian patron kiel duko de Urach; li kreskis kaj pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en Monako, kie lia patrino Florestina estis reganto de la princlando dum ŝia nevo, princo Alberto la 1-a de Monako dediĉis sin al oceanografiaj esploradoj. Wilhelm kreskis do kulture franclingva.

Milita kariero[redakti | redakti fonton]

Kiel membroj de lia patra familio, Vilhelmo aliĝis al la Virtemberga armeo fine de la 19a jarcento; li estis generalo ĉe la ekapero de la Unua Mondmilito, kaj komandis la 26-a Infanteridivizion. En novembro 1914 li partoprenis en la atako de la trupoj de la Germana Imperiestra Regno kontraŭ Francujo, kiu inkluzivis la invadon de Belgio, super kiu regis reĝino Elizabeto, fratino de lia edzino. En decembro 1914 lia divizio batalis en la batalo por transiri la riveron Bzura en Pollandon. De junio ĝis septembro 1915 la divizio translokiĝis norden de Varsovio por ekloĝi ĉe la rivero Nemunas, antaŭeniĝo de centoj da mejloj en la kamparo, per kiu Pollando estis konkerita. Inter oktobro kaj novembro 1915 li partoprenis en la atako kontraŭ Serbio, moviĝante okcidenten de Beogrado direkte al Kraljevo en malpli ol unu monato. En Ipro, Belgio, de decembro 1915 ĝis julio 1916, la divizio estis plejparte ekstermita en la Batalo ĉe la Somme, kiu daŭris de aŭgusto ĝis novembro. Vilhelmo estis maldungita kiel generalo la 5an de januaro 1917.

Kandidato al pluraj tronoj[redakti | redakti fonton]

Per sia patrino, Vilhelmo estis la legitima heredonto de la trono de Monako: lia kuzo, princo Alberto la 1-a havis solan filon, Ludovikon, fraŭlan kaj senfilan.

Francio maltrankviliĝis, ke la titolon de rega princo povus iam atingi germana princo: en 1911, Raymond Poincaré, iam advokato de la familio Grimaldi kaj prezidanto de la Konsilio de la Franca Respubliko, konvinkis Ludovikon la 2-an agnoski sian ekstergeedzan filinon, Charlotte Grimaldi, kiu estis nomumita heredanto de ŝia avo Alberto la 1-a en 1918. En julio de la sama jaro, traktato inter la Princlando kaj Francio kondiĉis, ke ĉiuj estontaj princoj estu francaj aŭ monakaj civitanoj kaj ke, en la okazo de la estingiĝo de la dinastio, Monako perdus sian suverenecon favore al Francio.

Charlotte fariĝis Grimaldi, titolita "Fraŭlino de Valentinois " kaj hereda princino de Monako, kaj Vilhelmo pasis laŭ la sinsekva linio malantaŭ la filino kaj Ludoviko. Post la surtroniĝo de Ludoviko la 2-a, Vilhelmo rezignis siajn rajtojn favore al fora kuzo, la grafo de Chabrillan.

En 1913 Vilhelmo estis unu el la multaj kandidatoj por la trono de Albanio; ĝin subtenis katolikaj grupoj en la nordo de la lando. Tamen en 1914 princo Vilhelmo de Wied estis elektita kiel princo de Albanio anstataŭe.

En 1917 li kandidatiĝis kiel ebla estonta reganto de restarigita Duklando Loreno post la fino de la unua mondmilito.

Reĝo de Litovio[redakti | redakti fonton]

La 4an de junio 1918 la litova parlamento (kiu sendependiĝis de la rusa imperio) proponis al li la kronon de la estonta kaj sendependa reĝlando Litovio, danke ankaŭ al la subteno de la germanaj aristokratoj de la Balta Maro. Vilhelmo akceptis kaj estis elektita la 11an de julio 1918, prenante la nomon de Mindaugas la 2a de Litovio. La kialoj de la elekto estis multaj:

  • li estis katolika (oficiala religio en la ŝtato);
  • li ne estis membro de la dinastio Hohenzollern, al kiu apartenis imperiestro Vilhelmo la 2-a de Germanio, kiu celis fari Litovion monarkio en persona kuniĝo kun Prusio;
  • li povis paradi pri bona militista kariero;
  • se la Centraj Potencoj venkus, Litovio povus ĝui germanan protekton kontraŭ ebla rusa enmiksiĝo.

Post la nomado oni decidis, ke Vilhelmo loĝu en Litovio kaj lernu la tiean lingvon.

En la kapelo de la kastelo Liechtenŝtejno estas letero de papo Benedikto la 15-a, kiu bondeziras al Wilhelm, la estonta suvereno. [1] Mallonga eseo pri la tuta rakonto estis publikigita en 2001 de la edzo de la filino de lia filo Albert, Sergei von Cube.

De la komenco de lia regado estis malfacilaĵoj. Kvar (el du dek) parlamentanoj eksiĝis pro protesto, Germanio ne agnoskis lin kiel reĝo kaj li mem neniam povis viziti sian regnon, kaj estis devigita resti en sia kastelo Lichtenstein, sude de Stutgarto; tamen li komencis studi la litovan. Fine, kelkajn monatojn poste evidentiĝis, ke Germanio perdos la militon kaj ankaŭ pro tio la 2-an de novembro la litova parlamento decidis renversi sian decidon.[2].

Postsekvo al la trono de Virtembergo[redakti | redakti fonton]

En 1921 mortis eksa reĝo Vilhelmo la 2-a de Virtembergo, sen viraj heredantoj. Kvankam la dua duko de Urach estis teknike la vira posteulo de la pli aĝa vico de la Württemberg, li ne estis konsiderata por la sinsekvo al la trono, pro la morganata geedzeco de sia avo Vilhelmo Frederiko de Württemberg, patro de la unua duko de Urach.

Geedziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo kun sia familio.

Vilhelmo geedziĝis dufoje. En 1892 li edziĝis al dukino Amalia en Bavario (1865-1912), filino de Karlo Teodoro, duko de Bavario kaj nevino de imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio, kaj rekta posteulo de la litova princino Ludwika Karolina Radziwiłł; ili havis naŭ gefilojn.

Lia unua edzino (mortinta en 1912) devenis de du suverenoj de Pola-Litova Konfederacio en la 18-a jarcento: nome Aŭgusto la 3-a de Pollando kaj Stanislaus Leszczyński; ĉi tio eble estis grava faktoro en lia elekto kiel reĝo.

En 1924 Vilhelmo edziĝis al princino Wiltrud de Bavario (1884-1975), filino de reĝo Ludoviko la 3-a de Bavario, sed la geedzeco restis senfila.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stuttgart archives, HStA. GU 117, file 847: Kopio de letero de Papo Benedikto la 15a en dato 24 julio 1918.
  2. Von Cube Essay, 2000