Mindoro

Mindoro | ||
---|---|---|
![]() | ||
insulo [+] | ||
Lando | Filipinoj | |
Supermara alteco | 2 585 m [+] | |
Plej alta punkto | Mount Halcon [+] | |
Akvokolektejo | 10 572 km² (1 057 200 ha) [+] | |
Areo | 10 572 km² (1 057 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 331 473 [+] (2015) | |
![]() |
||
Kategorio:Ŝablono geokesto sen tipo
Mindoro estas la sepa plej granda kaj oka plej loĝata insulo en Filipinoj. Kun totala terarea regiono de 10,571 km², ĝi havas 1 408 454 loĝantojn, laŭ la censo de 2020. Ĝi estas je la sudokcidenta marbordo de Luzono kaj nordoriente de Palavano. Mindoro estas dividita en du provincojn: Okcidenta Mindoro kaj Orienta Mindoro. Kalapano estas la nura grandurbo sur la insulo, dum San Jose estas la plej granda setlejo sur la insulo kun totala populacio de 143 430 loĝantoj, en 2015. La suda marbordo de Mindoro formas la nordorientan pinton de la Sulua Maro.
La monto Halcon estas la plej alta punkto sur la insulo, starante je 2 586 m super marnivelo situanta en Orienta Mindoro. Monto Baco estas la dua plej alta monto de la insulo kun alteco de 2 488 m, situanta en la provinco Okcidenta Mindoro. La plej longa rivero estas Bucayao kun 82 km.
La ekonomio de Mindoro estas tre bazita sur agrikulturo. Estas gravaj sektoroj ankaŭ turismo kaj minado.