Calapan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Larĝa panoramo pri haveno Calapan
Port of Calapan.jpg
Larĝa panoramo pri haveno Calapan
Calapan
JP-Rizal-Avenue-Calapan City.jpg
Administrado
Poŝtkodo 5200 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 133 893  (2015) [+]
Loĝdenso 535 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 22′ N, 121° 12′ O (mapo)13.366667121.2Koordinatoj: 13° 22′ N, 121° 12′ O (mapo) [+]
Alto 87 m [+]
Areo 250,06 km² (25 006 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Calapan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Calapan City [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Calapan, [kalapan] - tagaloge Lungsod ng Calapan - estas kvinaklasa, komponenta, universitata urbego, havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Orienta Mindoro. Calapan konsistas el 62 distriktoj, el kiu 22 estas klasifikitaj kiel urbaj kaj 40 vilaĝaj distriktoj. Calapan estas laplej granda urbo en la insulo.

Urbodomo de Calapan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Calapan situas en norda parto de la insulo sur la marborda ebenaĵo[1]. Batangas troviĝas 41, Calambo 88, ĉefurbo Manilo 132, Kezonurbo 142, Legazpio (Albajo) 280, Baguio 340, Cebuurbo 456, Puerto Princesa 487, Dabao 856, General Santos 922 kilometrojn (aere) [2].

Vido en Calapan
Biblioteko en Calapan

Historio[redakti | redakti fonton]

Calapan antaŭe estis malgranda vilaĝo antaŭ establado de la katolikaj administraciaj unuoj. Calapan estis centro de eklezia areo de norda Mindoro en 1733. La provinca ĉefurbo estis proponita al Calapan en 1837, poste kelfoje ĝi estis nuligita dum mallongaj tempoj. Dum dominado de Usono Calapan firme estis provinca ĉefurbo. En 1902 tri najbaraj municipoj akiris sian sendependecon, sed en 1919 pluraj kampaj partoj estis forigitaj. Mallonga japana okupo okazis inter 1942-1945. Calapan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj kaj tiutempe en 1998 ĝi urbiĝis kiel komponenta urbo laŭ filipina klasifikado. Ekde tiu tempo Calapan atestis signifajn plibonigojn en komerco, turismo, servoj kaj industrio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Calapan estas la centro de komerco, industrio, transporto, komunikado, religio kaj eduko en la tuta provinco. Ekonomio de Calapan estas dependa de agrikulturo kaj fiŝkaptado. Tamen la kreskanta industrio kaj turismo kontribuis bone al buĝeto de la urbo. Calapan ludas gravan rolon en la filipina ekonomio kiel unu el la plej gravaj manĝoprovizantoj (rizoj, citrusoj, bananoj, rambutanoj kaj lanzonoj). Calapan funkcias kiel la industria nabo de la provinco.

Katedralo en Calapan
Vojo en Calapan

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En Calapan katolika katedralo funkcias, same kampuso, kolegio kaj institutoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Calapan estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte. La urbo havas havenon kaj flughavenon por malgrandaj aviadiloj. La pramoj atingas Batangas post 45 minutoj. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Calapan situas en la ekvatora klimato kun musono. Jare pluvas po 2337 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en februaro kaj marto pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Statuo en Calapan

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]