Minjo (Egiptio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minjo
urbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 61111
Demografio
Loĝantaro 236 043  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 28° 5′ N, 30° 45′ O (mapo)28.08333333333330.75Koordinatoj: 28° 5′ N, 30° 45′ O (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Minjo (Egiptio Nildelto)
Minjo (Egiptio Nildelto)
DEC
Minjo
Minjo
Situo de Minjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Minya [+]
vdr

Minjo, laŭ egipta arabe المنيا, kopte ⲧⲙⲱⲛⲏ estas la ĉefurbo de la Provinco Minja en Egiptio.

Moskeo en Minjo el la 11-a jarcento

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La araba loknomo venas de la kopta lingvo, sed pli frue de la malnova greka μονή kun ĉirkaŭ signifo haltejo. Nuntempe loke oni ŝatas uzi la esprimon "Nova edzino de Supra Egiptio" pro ĝia strategia loko inter norda kaj suda partoj de lando.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Minjo loĝis 283 605 homoj en 2021.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Minjo troviĝas en valo laŭ la maldekstra bordo de Nilo 49 metrojn super la marnivelo. Asjuto troviĝas 111, Beni Suefo 122, ĉefurbo Kairo 222, Luksoro 327 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de Minjo travivis prahistorian, antikvan egiptan, grekan-romian, bizancan kaj islaman epokojn.

Jam antaŭ Kristo 3100 la loko estis administra centro. En la 1970-aj jaroj apud la urbo oni malkovris koptan skribaĵon Evangelio laŭ Judaso.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ŝtata sektoro dominas en la industrio en Minjo kontrolante la plej grandan parton de la produktado. Inter la ŝtataj industrioj menciindas cementoj, kemiaĵoj, minado, sterkoj kaj agrikulturaj prilaboraĵoj. La privata sektoro estas aktiva en produktado de konsumvaroj, ekzemple nutraĵoj, meblaro, kaj metaloj kaj lignaĵoj. Kvankam la loko estas riĉa je historio, la turismo malgravas. En la 20-a jarcento dominis la kotonindustrio.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Minjo ĉirkaŭ duono konsistas el koptaj kristanoj, la alia duono el islamanoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En Minjo universitato funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Minjo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 3 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-30 °C. La varmo kulminas inter aprilo-oktobro, sed inter decembro-februaro foje frostas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Minjo havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ponto helpas la trafikon, krome loke flughaveno funkcias.

Ponto tra Nilo
Muzeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Bildoj pri Minjo
Vojo en Minjo
Stacidomo
Kanalo
Kanaldigo