Saltu al enhavo

Mirinda levinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mirinda levinio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Levinioj Lewinia
Specio: Mirinda levinio

L. mirifica

Lewinia mirifica
(Kenneth C. Parkes kaj Dean Amadon, 1959)
Konserva statuso
DD[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mirinda levinio (laŭ la latina scienca nomo Lewinia mirifica, sed ankaŭ nomita Ardezbrusta ralo) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas endemio de Filipinoj troviĝanta en la insulo Luzono. Oni ne konas detalojn pri ĝia vivo kaj reproduktado.[2] Iliaj habitatoj estis listigitaj kiel nubarbaroj, ĉe pinarbaroj kaj neĝenataj rivermarĉoj kaj ili troviĝas je 500–2,250 metroj super marnivelo. Ĝi estas konata ĉefe pro migroregistroj de 200 vidaĵoj el 1965 ĝis 1970 ĉe la Montopasejo Dalton kaj tial oni supozas, ke ĝi estas migranta. La plej ĵusaj vidaĵoj okazis en 2012 kaj la voĉo estis priskribita kiel "raneca akcela serio de klikonotoj". Oni ne konas precize la minacojn, sed ĝi estas plue ĉasata ĉe la Montopasejo Dalton.

Priskribo kaj taksonomio

[redakti | redakti fonton]

EBird priskribas la birdospecion kiel mistera mezgranda ralo, eble de montetaj aŭ montaraj herbejaj areoj kaj arbaroj. Malhelbruna supre kun helgriza brusto, blankeca gorĝo, strieca ventro, nigrecaj kruroj, kaj tre longaj, kurbeca ruĝeca beko. Oni konas malmulte pri ĝia vivo kaj ĝi estas vidata ĉefe ariĝinta, kio sugestas lokan migradon. Simila al la Strilevinio kaj al la Filipina ralo, sed la Luzona havas pli senmarkan dorson, pli longan, fajnan bekon, kaj ne havas ruĝecon surkape. Ankaŭ la voĉo apenaŭ oni konas, kvankam okaze de stresigo, ĝi elsendas akran “kŭik!” kaj variajn kriojn.[3]

Tiu specio esstas monotipa.

Ekologio kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]

Oni konas rekte nenion pri tiu birdo kiu estas observata ĉefe kaptita ĉe la Montopasejo Dalton. Oni supozsas, ke ĝi havas la samajn manĝokutimojn kiel la Brustolevinio kiu manĝas tervermojn, artropodojn, ranojn kaj iom da vegetala materialo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2017). “Lewinia mirifica”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22692509A110057886. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-1.RLTS.T22692509A110057886.en. Alirita 12 November 2021.. 
  2. (2013) The World's Rarest Birds. Princeton University Press. ISBN 978-0691155968.
  3. Luzon Rail - eBird (angle). Alirita 2024-09-09 .
  4. (2020) “Luzon Rail (Lewinia mirifica), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.luzrai1.01.