Mjiĉina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mjiĉina
urbo • urbego
Administrado
Lando  Birmo
subŝtato Kaĉino
Demografio
Loĝantaro 243 031  (2014) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 23′ N, 97° 24′ O (mapo)25.38666666666797.393611111111Koordinatoj: 25° 23′ N, 97° 24′ O (mapo) [+]
Alto 144 m [+]
Horzono UTC+06:30 [+]
Mjiĉina (Birmo)
Mjiĉina (Birmo)
DEC
Mjiĉina
Mjiĉina
Situo de Mjiĉina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Myitkyina [+]
vdr
Vojo en Mjiĉina
riverborda pagodo
naĝbaseno rekte ĉe la rivero
Katedralo de Mjiĉina
Loko de Mjiĉina estas ruĝa punkto

Mjiĉina estas signifa universitata urbego kaj ĉefurbo de subŝtato Kaĉino en Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo kaj rivera haveno. La loknomo signifas: "proksime de la granda rivero".

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mjiĉina situas laŭ la okcidenta bordo de rivero Iravadio en nordorienta parto de la lando 1480 km de Jangono kaj 785 kilometrojn de Mandalay.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mjiĉina estis grava komercurbo inter Ĉinio kaj Birmo dum la antikvaj tempoj. Japanoj konkeris la urbon kaj la proksiman aerbazon dum la 2-a mondmilito en 1942. Post 2 jaroj la urbo estis rekaptita fare de la aliancaj fortoj post longdaŭra sieĝo kaj peza batalado. La urbo estis strategie grava ne nur pro sia fervojo kaj akvoligiloj al la resto de Birmo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mjiĉina estas komerca nabo de subŝtato Kaĉino. La plej gravaj varoj estas jadoj, oroj kaj agrikulturaĵoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Mjiĉina 3 universitatoj kaj kolegio funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Flughaveno de Mjiĉina havas regulajn flugojn al pluraj urboj de Birmo. La fervojo ĉi tie havas finstacion, same tiel la rivera haveno. La urbego havas pramon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mjiĉina havas humidan subtropikan klimaton. La jara averaĝa temperaturo varias inter 18-29 °C. Resume jare estas 2196 mm da precipitaĵoj. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-septembro pli ofte, en monatoj decembro kaj januaro apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]