Modesto (Kalifornio)
Modesto | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Kalifornio ĉarta urbo en Kalifornio urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Stanislaus | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 95350–95358, 95397 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 218 464 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 883 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 40′ N, 121° 0′ U (mapo)37.661388888889-120.99444444444Koordinatoj: 37° 40′ N, 121° 0′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 89 m [+] | ||||
Areo | 116,05 km² | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Modesto, California [+] | |||||
Modesto estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la kantono Stanislaus. Ĝi estas administra centro de la kantono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Poŝtkodoj: 95350-95358
- Telefonkodo: 209
Geografio
[redakti | redakti fonton]Modesto situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de la subŝtato. Stockton (Kalifornio) troviĝas 24, Sakramento 68, Fresno 90, San Francisco 92 mejlojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Modesto fondiĝis en 1870 kiel fervoja haltejo. En 1884 ĝi iĝis jam urbeto, la loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo.
Industrio
[redakti | redakti fonton]Modesto estas hejmo de la plej granda vinfarejo en la mondo: "E & J Gallo Winery" fondita en 1933. Oni okupiĝas ankaŭ pri nutraĵoj (laktaĵoj, migdaloj, juglandoj) kaj bredado de brutoj kaj kokoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Modesto la temperaturo averaĝe varias inter 10-25 °C. La varmo kulminas en julio foje kun 45 °C, inter oktobro-marto foje frostas. Jare pluvas po 335 mm. La pluvo kulminas en januaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Modesto aŭtoŝoseoj kaj apude trajnoj kuras al Stockton kaj Fresno. La urbego havas kantonan (malgrandan) flughavenon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- domo de McHenry Mansion konstruita en la 1880-aj jaroj, trans la strato muzeo McHenry
- centro da artoj (Gallo Center)
- teatrejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Modesto naskiĝis
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Kurume, Japanio
- Vernon, Kanado
- Aguascalientes, Meksiko
- Ĥmelnicko, Ukrainio
- Vijajaŭada, Barato
- Laval, Francio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)
|