El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Reza Pahlavi
Ŝaho de Irano, Reĝo de Reĝoj
Mohamed Reza ŝaho Pahlavi kaj lia edzino, Imperiestrino Farah
Regado
26-a de septembro 1941 – 11-a de februaro 1979
Antaŭulo
Reza Ŝaho Pahlavi
Sekvanto
La monarkio abolita, deklarita Islama respubliko
Persona informo
محمد رضا پهلوی
Naskonomo
محمدرضا شاه پهلوی
Naskiĝo
26-an de oktobro 1919 en Teherano , Persa imperio
Morto
27-a de julio 1980 en Kairo , Egiptio
Mortis pro
Naturaj kialoj vd
Mortis per
Limfomo vd
Tombo
Al-Rifa'i Mosque (en) vd
Religio
Ŝijaismo vd
Motto
Kiel mi jam anoncis al vi en la tempo de la kreigado de registaro, mi sentas min laca kaj mi bezonas ripozi. Mi diris ankaŭ, ke kiam la registaro ekprenos la funkcion kaj mi akiros impreson, ke la situacio trankviliĝis, mi forvojaĝos por libertempi. Tiu libertempo komenciĝas ĝuste nun.
Ŝtataneco
Imperia Ŝtato Irano vd
Alma mater
Institut Le Rosey (en) vd
Subskribo
Familio
Dinastio
Dinastio Pahlavi
Patro
Reza Ŝaho Pahlavi
Patrino
Tadj ol-Molouk
Gefratoj
Hamdamsaltaneh Pahlavi (en) , Fatemeh Pahlavi (en) , Aŝraf Pahlavi , Prince Ali Reza Pahlavi (en) , Gholam Reza Pahlavi (en) , Ahmad Reza Pahlavi (en) , Abdul Reza Pahlavi (en) kaj Shams Pahlavi (en) vd
Edz(in)o
Faŭzia Ŝirin aŭ Faŭzia bint Fuad (1941–1948)Soraja Esfandijari Baĥtijari (1951–1958) Farah Diba (1959–1980)
Infanoj
Ŝahnaz , Reza Cirus , Farahnaz , Ali Reza , Leila Pahlavi
Profesio
Okupo
politikisto monarko vd
Postenoj
Postenoj
Ŝaho (1941–1979) vd
vd
Fonto: Vikidatumoj
Mohamed Reza Pahlavi (naskiĝis 26-an de oktobro 1919 en Teherano ; mortis je 27-a de julio 1980 en Kairo ) estis ŝaho de Persio (Irano ) kaj lasta reganto sur la pava trono. Li estis filo de Reza Ŝaho Pahlavi . Unua edzino de Mohamed Reza Pahlavi estis la egiptia princino Faŭzia Ŝirin , dua edzino ekde la 12-a de februaro 1951 Soraja Esfandijari Baĥtijari . Sed ĉar post Faŭzia ankaŭ la imperiestrino Soraja dum sep jaroj ne naskis knabon, kiu kiel princo povus heredi la imperiestran postenon, la geedzeco el politikaj kialoj estis nuligita la 6-an de aprilo 1958 . Tria edzino, kiu ja naskis filon, nomiĝis Farah Diba .