Mohammad Reza Ŝafii Kadkani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Mohammad Reza Ŝafii Kadkani, pseŭdonime konata kiel M. Sereŝk, (1939-) estas unu el la plej eminentaj figuroj de la persa beletro nuntempa. Li estas kaj tre kapabla poeto kaj unika esploristo, kaj majstra redaktisto kaj tradukisto.

Mohammad Reza Ŝafii Kadkani naskiĝis en Kadkan, malnova vilaĝo inter urboj Nejŝaburo (1) kaj Torbate-ĝamo en Ĥorasan-provinco de Irano. Ĝis licenciiĝo pri la persa literaturo, li studis en Maŝhado. Paralele li ankaŭ studis laŭ la tradicia religia studsistemo pri la teologio kaj araba lingvo. Poste li loĝis en Tehrano, kie magistriĝis kaj doktoriĝis pri la arabaj lingvo kaj literaturo. Dum longaj jaroj li instruis en diversaj universitatoj, i.a. en Anglio (Oksfordo) kaj Usono (Prinstono). Inter liaj esploraj verkoj, trovas sin: Alegorio en la persa poezio, La muziko de poezio, Periodoj de la persa poezio kaj La nuntempa araba poezio. Li redaktis persajn literaturperlojn kiel poemarojn de beletrgigantoj Moŭlana (Rumi) kaj Abu-Said Abol-Ĥejr. Kadkani tradukis i.a. verkon de Reynold A. Nicholson (1868-1945), kiu laŭ li estas “la plej granda Rumiologo” (2). La verko nomiĝas La ideo de personeco en sufiismo (3). La poemaroj de d-ro Kadkani inkludas ekz-ojn: De folilango, Kiel arbo dum pluva nokt’, Noktkantado, kaj Sur nejŝaburaj aleoj. El la lasta, jen venas traduko de poemo:

Laŭ estado kaj poemado

- Leviĝu! Jam Matenas
(Tion diras kokkrio)
- La dormadon kaj la lacon
lasu en la noktriveron.


Ebriulojn la meznoktajn
la rendulojn (4) soifantajn (5)
alifoje kriante
alvoku tra l’ aleoj.


- Dormon de la pordetoj, rompu per la kriŝton’.
Refoje kaj gajante
pordegojn de la nokto, malfermu al aŭroro.


Koka kriego diras:
- La gajecon disheroldu;
al prizon’ de l’ vortoj, disrompu murojn, muregojn;
kaj la kanton de l’ amantoj gastigu en la aleojn.


- Seligu la zefiron
por transpasi la maron;
kaj tra tiuj du aperturoj matenaj
sur l’ ebrieca aleo
en matena pluvero
sur l’ branĉo de akacio
dion vidu spegule.


- Rigardu al burĝonoj, tiuj tre valoraj,
ĉar la hieraŭa ĝarden’, kies varpoj, veftoj pusis
jam nun ekis floradon. (6)
Rigardu al egalanterioj, kiuj kuŝas sur murŝultroj;
la dormadon de l’ penseoj kolorigu per kantet’;
kaj l’ ilumiĝon de l’ mateno, en lirlado de rojoj,
laŭ estado kaj poemado
interpretu konatece.


- La vekiĝon de l’ tempo, kantu kun mi kriante;
kaj se logas vin kuŝ’ kaj dorm’,
“iru kuŝi por dormado, nur lasu min sola.” (7)


Piednotoj (kursivaj notoj estas de poeto mem)[redakti | redakti fonton]

(1) Nejŝaburo = Tre malnova urbo de Irano en Ĥorasan-provinco. I.a. naskiĝejo de ŝejko Farid-od-din Attar (1119-1229?) kaj Omar Ĥajjam (ĉ. 1050-1122).

(2) El enkonduko de Kadkani al la suba tradukverko (paĝo sepdek):

(3) Persa traduko de NICHOLSON, Reymond A. The idea of personality in sufism (La ideo de personeco en sufismo), “Tasavvofe eslami” trad. kaj enkonduko far d-ro M.R. Ŝafii Kadkani, Tehrano: Tus, 1979, 254 p.

(4) renda* = En irana mistikismo karakterizas tiun, kiu laŭŝajne estas malbona aŭ faras malbonon, sed vere estas bona homo kaj faras bonon. Ties signifo tre vastas kaj diversas, kaj i.a. inkludas la jenajn (kaj iam kelkajn kune): kuraĝa, sagaca, subtila, kaŝema, ruza, diboĉema, liberema, … Do, rendulo povas esti: bonulo, kuraĝulo, libertino, diboĉulo, …

(5) “Al renduloj soifantaj, akvon neniu disdonas …” el gazalo de Hafezo (1320-1389).

(6) “Ho vi, sterilaj arboj! Kaŝitas viaj radikoj en diboĉada ter’! Eĉ unu valora burĝono, ne povas elkreski sur vi.” El poemo de M. Omid, pseŭdonimo de Mehdi Aĥavan Sales (1928-1990), la nura nuntempa poeto, kiun oni entombigis ĉe maŭzoleo de Ferdoŭsio (940?-1020?).

(7) El gazalo de Moŭlana, Rumi (1207-1273).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo, originale verkita en Esperanto, unue aperis en Irana Esperantisto, n-ro 12, jaro 4, Somero 2005, 56 p., p. 26-27.: Sur Nejŝaburaj aleoj far Ahmad Reza Mamduhi. Jen ties fontoj:
1- ŜAFII KADKANI, M.R. Dar kuĉe-baghaje Nejŝabur (Sur nejŝaburaj aleoj), Tehrano: Tus, 1978 (7-a eld.), (1-a eld. 1971), 83 p., p. 21-24.

2- www.iranyellowpages.net/en/about_iran/culture/poets/iranian_poetry02.shtm