Mohamed Harbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mohammed Harbi)
Mohamed Harbi
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1933 (1933-06-16) (90-jaraĝa)
en El Harrouch
Lingvoj francaaraba
Ŝtataneco AlĝerioFrancio
Alma mater École pratique des hautes études • Universitato de Parizo 8
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • ŝtata funkciulopolitikisto • politikologo
vdr

MohammedMohamed Harbi (naskita en 1933) estas alĝeria historiisto kiu estis membro de la Naciliberiga Fronto dum la alĝeria milito de sendependeco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mohamed Harbi naskiĝis en 1933 en riĉa familio en al-Haruŝ (ankaŭ konata kiel El Harrouch), en Alĝerio. 15-jaraĝe, li iĝis membro de la Naciliberiga Fronto. Laŭ sia memorlibro, Harbi vivis sekrete en Francio kaj organizis la subtenon por la Naciliberiga Fronto. Dum la alĝeria milito de sendependeco li estis en grava posteno ene de la Naciliberiga Fronto.

Post tiu milito, li iĝis konsilanto de la nova prezidanto, Ahmed Ben Bella, kaj poste membro de ties estraro.

Laŭ sia memorlibro, Harbi provis kontraŭstari la kreskiĝantan aŭtoritatisman regmanieron de la nova registaro kaj urĝis Ben Bella armi la popolon por preventi puĉon de la armeo.

Junie de la jaro 1965, Houari Boumediene ekregis la landon kaj arestis Ben Bella. Du monatojn poste, ankaŭ Harbi estis malliberigita. Dum la postaj ses jaroj li estis translokigita inter diversaj malliberejoj ĝis li estis sendita en hejmareston en 1971. En 1973 li eskapis en Tunizion uzante malveran turkan pasporton kaj el tie moviĝis al Parizo.

En Francio, Harbi ekinstruis politikan sciencon en la Universitato de Parizo.

Dum sia periodo en hejmaresto, Harbi ekverkis pri la historio de la alĝeria sendependisma movado kaj en 1975 publikigis libron nomigitan Aux origines du FLN. Le populisme révolutionnaire en Algérie (La originoj de la Naciliberiga Fronto. La revolucia popolismo en Alĝerio). Lia vidpunkto pri la movado ne estis tiu de la Naciliberiga Fronto kaj Harbi ekricevis mortminacojn de tri flankoj: la alĝeria sekreta polico, alĝeriaj islamistaj aktivuloj kaj francaj ekstremnaciistoj.

Nuntempe Harbi vivas en Parizo, kiel emerita profesoro. La unua volumo de lia memorlibro estis publikigita en 2001. En 2021 disponebliĝis senpage kaj rete lia "filmita memorlibro" laŭ la alĝeria gazeto El Watan[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Histoire : Les «Mémoires filmés» de Mohammed Harbi accessibles en ligne Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine », El Watan, la 3-an de majo 2021