Monaĥejo de Sigena
La Monaĥejo de Sigena, en hispana Real Monasterio de Santa María de Sigena (literumita ankaŭ Sixena kaj Sijena) estas monaĥejo de la 12-a jarcento en la municipa teritorio de Villanueva de Sigena (Monegros, Provinco Huesca, Aragono, Hispanio) konstruigita de Sanĉa de Kastilio (reĝedzino de Alfonso la 2-a de Aragono por la Ordeno de Hospitalanoj.[1]
La fondo okazis la 23an de Aprilo 1188, kiam venis monaĥinoj de la Ordeno de Sankta Jokano de Jerusalemo apartenantaj grandparte al altnivelaj familioj (reĝaj kaj nobelaj). Ĝis 1292 estis priorinoj de la monaĥinejo Ozenda de Lizana, Urraca de Entenza, Toda Ortiz, Elisenda de Querol kaj Inés de Benavente. Teresa Jiménez de Urrea estis priorino ekde 1292 ĝis 1321 kaj sukcedis la infantino Blanka, filino de la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono, kiu mortiĝis en 1348.[2][3] Ankaŭ la fratino de la infantino Blanka, nome María, vidvininte monaĥiniĝis kaj retiriĝis al la monaĥejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fine de la 12-a jarcento estis monaĥejo por kaj monaĥoj kaj monaĥinoj, sed regataj de abatinoj. La fondantino Sanĉa mortis en 1208 kaj estis entombigita en la monaĥejo. Sekvis krizo ĝis Jakobo la 1-a de Aragono protektis la monaĥejon. Meze de la 13-a jarcento okazis nova krizo ĝis en 1298 ankaŭ Jakobo la 2-a de Aragono protektis la monaĥejon. Dum la prioreco de Blanka de Aragono, en la unua duono de la 14-a jarcento, la monaĥejo riĉiĝis per tapisoj, retabloj, pentraĵoj, meblaro kaj artaĵoj. Dum la interregno antaŭ la Kompromiso de Caspe en 1412, la monaĥinoj de Sigena partianis por la grafo Jakobo la 2-a de Urgel, kiu estis venkito per la proklamo de Fernando la 1-a de Aragono, de la dinastio Trastamara, kiu kiel nerilata al la fonda dinastio malatentis la monaĥejon de Sigena.[4]
La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[5]
Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj pluis la monaĥa vivo, sed tiam Sigena jam ne plu estis reĝa arkivo aŭ kortumo kaj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj malaperis la monaĥa vivo.[6] La desamortización de 1835 senigis la monaĥejon de la plej granda parto de ĝiaj havaĵoj kaj la komunumo devis foriri. Kelkaj monaĥino revenis kelkajn jarojn poste kaj tiam oni faris kelkajn rekonstruojn. En aŭgusto 1936, en la kontraŭklerika etoso de la komenco de la Hispana Enlanda Milito la monaĥejo estis incendiita kaj damaĝita fare de milicanoj anarkiistoj kaj aragonanoj kaj katalunaj, kaj restis nur la romanika preĝejo kaj la reĝa tombejo.[7]
La monaĥoj de Sankta Johano de Jerusalemo abandonis la monaĥejon komence de la 1980-aj jaroj. En 1985 alvenis al Sigena grupo de monaĥino de nova ordeno Belén, de la Asunción de la Virgen y de San Bruno, kiu ekloĝis en la nuna monaĥejo.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]De la grava mezepoka komplekso restas nur la templo kaj aliaj dependaĵoj. Ĉe la placo estas gastejo, la ruinoj de la priora palaco kaj la preĝejo. En la ekstero elstaras la romanika pordego. Gvatoturo estis konstruita en la 12-a jarcento kaj kune stara fortika turego ortangula, de la iama fortikaĵo. Estas du absidoj kaj la ekstero de la tombejo de la monaĥinoj, de la 18-a jarcento.
En la interno de la templo estas ampleksa krucejo kaj tri kapeloj absidaj. Restas ankoraŭ ankaŭ kelkaj restaĵoj de la murpentraĵoj. La reĝa tombejo estas romanika. La klostro estas tre ruina kaj fakte rezulto de rekonstruado fare de Chueca Goitia en 1974. De navo paralela al la preĝejo oni elprenis en 1936 la murpentraĵojn por ties protektado post la fitraktado dum la milito kaj ili estas nun en la Nacia Muzeo de Arto de Katalunio en Barcelono.
La konflikto
[redakti | redakti fonton]Kiam la monaĥinoj de la Ordeno de Malto, posedantaj de la konvento, vendis artaĵojn de la monaĥejo de Sigena al la Generalitato de Katalunio, generiĝis politika kaj jura konflikto inter la regionaj registaroj de Aragono kaj Katalunio. La vendoj, kun eklezia permeso, estis faritaj en 1982 (44 pecoj kontraŭ 66 milionoj de pesetoj), 1992 kaj 1995 (52 pecoj kontraŭ 39 milionoj) kaj estis parto de interŝanĝo por terenoj.
Ambaŭ regionaj registaroj argumentis jurajn rajtojn kaj krome la kataluna registaro argumentis, ke la artaĵoj ĉesis esti protektitaj je la foriro de la monaĥinoj. Sekvis diversaj juĝajn decidojn en diversaj tribunaloj, redono de serioj de artaĵoj, dum aliaj restas en diversaj muzeoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Baches Opi, 2005, pp. 183-184.
- ↑ Baches Opi, 2005, p. 188.
- ↑ Sáinz de la Maza Lasoli, 1994, p. XV.
- ↑ Baches Opi, 2005, p. 188.
- ↑ Edad Media
- ↑ Baches Opi, 2005, p. 189.
- ↑ «Real Monasterio de Santa María de Sijena». Arkivigite je 2021-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Patrimonio Cultural de Aragón. Gobierno de Aragón. Konsultita la 12an de decembro 2017.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Baches Opi, Sergio (2005). «El Monasterio de Santa María de Sigena». Comarca de los Monegros. Colección Territorio:1. Kunord. Gonzalo Gavín González. Zaragoza: Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales, D.L. pp. 183-195. ISBN 84-7753-280-X.
- Sáinz de la Maza Lasoli, Regina (1994). El Monasterio de Sijena: Catálogo de documentos del Archivo de la Corona de Aragón, Tomo I. Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Institución Milá y Fontanals. pp. XV. ISBN 84-00-07450-5.