Kateĥismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monda Kateĥismo)

Kateĥismo aŭ pli ofte katekismo estas laŭ PIV

  1. elementa lernolibro, prezentanta per demandoj kaj respondoj la ĉefajn punktojn de religio,
  2. en pli vasta senco ankaŭ elementa ia ajn lernolibro, konsistanta el demandoj kaj respondoj. Koncerne al literaturaj verkoj ĝis la jaro 1760, la vorto estas uzata nur pri lernolibroj de kristanismo, por verkoj ekde tiam ankaŭ por lernolibroj de aliaj religioj respektive aliaj temoj.

En multaj naciaj lingvoj, en kiu ekzistis parola, sed ne skribe dokumentita kulturo ĝis la kristanigo de plej multaj lingvanoj, kateĥismoj (krom nacilingvaj tradukoj de Biblio, estis la unuaj skribaj dokumentoj fiksitaj en tiuj lingvoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Esperanta vorto venas el la mezepoke latina substantivo catechismus respektive verbo catechizare (kateĥizi), kiuj mem devenas el la malfruantikvaj grekaj vortoj “κατήχησις” respektive “κατηχεĩν” [1] . La verbo “κατηχεĩν” (el “κατά”, suben kaj “ηχεĩν”, soni) havas la prasignifon "de supre soni, prisorĉi". La vorto uzatas en la senco de "eduki".

Luteranaj kateĥismoj[redakti | redakti fonton]

  • "La Granda Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Deudsch Catechismus", unuafoje eldonita en Wittenberg dum 1529 en lernolibra formo traktas la temojn dekalogo, kristana simbolaro, Patro nia, bapto kaj komunio.
  • "La Eta Kateĥismo" de Marteno Lutero kun la origina germanlingva titolo "Enchiridion. Der kleine Catechismus für die gemeine Pfarrherrn und Prediger" (Wittenberg, 1529) – en 44 nenumeritaj demandoj kaj respondoj traktas la samajn kvin temojn. Al Esperanto ĝin tradukis la silezia pastro Richard Hoppe.[2]
  • "Evangelia plenkreskula kateĥismo" estas moderna eldono el la dua duono de la 20-a jarcento, germanlingve de Werner Jentsch kaj aliaj dum la jaro 1975.

Reformitaj Kristanaj kateĥismoj[redakti | redakti fonton]

  • "La Ĝeneva Kateĥismo" de Kalvino kun la origina franca titolo "Le catéchisme de l'Eglise de Genève" (Ĝenevo 1542) – por instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj - en 373 demandoj ka respondoj traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.
  • La kalvinisma "Hajdelberga Kateĥismo" kun la origina germana nomo "Catechismus Oder Christlicher Vnderricht wie der in Kirchen vnd Schulen der Churfürstlichen Pfaltz getrieben wirdt" (Hajdelbergo, 1563) – por pastroj kaj instruistoj - konsistas el 128, poste 129 nenumeritaj demandoj ka respondoj en tri temogrupoj. Al Esperanto ĝin tradukis la brita teologo William John Downes.[2]
  • Estas du "Westminstera Kateĥismoj": Granda kaj Malgranda. La originaj anglaj nomoj estas "The Larger and Shorter Catechisms." Ili estis skribitaj kun la Westminstera Konfesio de Fido (angla: "The Westminster Confession of Faith.") je 1647 ĉe la Abatejo Westminster en Londono. La Granda Kateĥismo havas 198 demandoj kaj respondoj. La Malgranda Kateĥismo havas 107 demandoj kaj respondoj.

Anglikana kateĥismo[redakti | redakti fonton]

  • La Church Catechism (1553, prilaborita dum 1572) de la Anglikana eklezio sub la origina angla titolo "A Catechism that is to say an Instruction to be learned of every person before he be brought to be confirmed by the Bishop" havas 25 nenumeritajn demandojn kaj respondojn pri la temoj kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.

Katolikaj kateĥismoj[redakti | redakti fonton]

  • La "Pli Granda Katechismo" de Petrus Canisius kun la origina latina titolo "Summa doctrinae christianae" (Vieno, 1555) - por studentoj - per 213 demandoj kaj respondoj traktas du temogrupojn.
  • La "Catechismus Romanus" (Roma Kateĥismo, Romo 1566), verkita pro dekreto de la Koncilio de Trento, estas por pastroj kaj en lernolibra formo traktas la temojn kristana simbolaro, dekalogo, Patro nia kaj kristanaj sakramentoj.
  • "Kompendio de la kristana instruo" (Romo 1906) verkiĝis sub gvido de papo Pio la 10-a.
  • "Malgranda Kateĥismo de la katolika religio", origine germane "Kleiner Katechismus der katholischen Religion" (1932) estis verkita de Wilhelm Pichler.
  • "Nederlanda Kateĥismo" (Nijmegen 1968) havas kiel eldonanton la konferencon de nederlandaj katolikaj episkopoj.
  • La "Kateĥismo de la Katolika Eklezio" (1992), publikiĝis sub gvido de papo Johano Paŭlo la 2-a, konsideriĝas "monda kateĥismo" por tiu eklezio kaj tradukiĝis al multaj lingvoj (pluraj tradukoj havas retan version menciitan sube).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la modelo de la plej konataj katekismoj oni eldonis en diversaj lokoj kaj epokoj kelkajn katekismojn eĉ ne religiajn, ekzemple en Hispanio dum frankismo oni eldonis falangistajn katekismojn (de la faŝismeca unika partio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DUDEN - etimologio laŭ la germana lingvo p. 335
  2. 2,0 2,1 Ökumenisches Esperanto-Forum, junio 1992 en retejo gastigata de Bernhard Eichkorn (germane)