Monda Organizaĵo Kontraŭ Torturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Organizaĵo Kontraŭ Torturo
ne-registara organizaĵo
Komenco 1985 vd
Lando(j) Svislando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Organizaĵo Kontraŭ Torturo (france Organisation Mondiale Contre la Torture; akronime OMCT, angle World Organisation Against Torture), fondita en Ĝenevo en 1985, estas internacia alianco de neregistaraj organizaĵoj dediĉitaj al la batalo kontraŭ arbitra aresto, torturo, nelaŭleĝaj, (eksterleĝaj) kaj arbitraj ekzekutoj, malaperigoj, kaj la ĝenerala uzo de nelaŭleĝan perforton fare de ŝtatoj kaj aliaj formoj de homaj rajtoj malobservoj [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La internacia organizaĵo estas unu el la plej influaj neregistaraj organizaĵoj kun Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch kaj ludas aktivan rolon en la UN Homaj Rajtoj-Traktataj Organoj kaj la UN Homaj Rajtoj-Konsilio.

Ĝia ĉefsidejo estas en Ĝenevo, kaj ankaŭ kavas filion en Bruselo.

Ĝia tutmonda reto, SOS Torture, konsistas el preskaŭ 200 lokaj, naciaj kaj regionaj organizaĵoj, kiuj kunhavas la komunan celon elradikigi ĉi tiujn praktikojn kaj antaŭenigi respekton al homaj rajtoj.

La organizaĵo havas sep programojn:

  • helpo por viktimoj
  • Infanaj rajtoj
  • Ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj
  • Defendanto de homaj rajtoj
  • urĝaj kampanjoj
  • Perforto kontraŭ virinoj
  • Sekvo de internaciaj devontigoj de la ŝtatoj

Agadoj[redakti | redakti fonton]

  • Publika denunco de torturo kaj aliaj malobservoj de homaj rajtoj: Surbaze de informoj de membroj de sia reto (297 NRO-oj en 92 landoj), la OMCT sendas tiel nomatajn urĝajn alvokojn al ŝtataj kaj interregistaraj institucioj, neregistaraj instancoj kaj interesaj grupoj.
  • Partopreno en UN-organizaĵoj kiel parto de preventaj rimedoj kontraŭ torturo kaj malobservoj de homaj rajtoj.
  • Rekta medicina, jura kaj socia subteno al viktimoj.

OMCT havas konsultiĝan statuson kun la sekvaj institucioj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. TEAM (angle). Alirita 2021-06-26.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Komanda respondeco (en)
  • Equipo Nizkor
  • Internacia humanitara juro
  • UN Konvencio Kontraŭ Torturo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]