Montéhus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gaston Mardochée Brunswick
Montéhus.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Gaston Mardochée Brunswick
Alie nomata Montéhus
Naskiĝo 9-an de julio 1872, Parizo, Francio
Morto Decembro de 1952, Parizo
Ĝenroj Ŝansono
Profesio Kantisto
Aktivaj jaroj 1884-1944
v  d  r
Information icon.svg

Montéhus estas la artista nomo, pseŭdonomo, de franca kantisto sub kiu estis plej konata Gaston Mardochée Brunswick (naskiĝis la 9-an de julio 1872, mortis en decembro 1952 en Parizo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gaston Mardochée Brunswick estis la unuenaskito el 22-infana mizera familio de laboristoj. Li naskiĝis iom post la Pariza Komuno (1871). Li mem asertis ke lia patro, Abraham Brunswick, partoprenis en la Komunumo, sed ne estas konataj pruvoj pri tio. Ĉiukaze, la tiama socia klimato forte influis lin. Li komencis publike kanti jam 12-jara kaj publikigis sian unuan kanzonon "Au camarade du 153ème" (Al la kamarado de la 153a Regimento) en 1897. Pro la kontraŭjudista etoso, kiu jam regis en Francio, dekon da jaroj antaŭ la Afero Dreyfus, li alprenis la pseŭdonomon Montéhus. Li famiĝis unuafoje en 1907 per sia kanzono “Gloire au 17ème“ (Gloron al la 17a), ĉar la soldatoj de la 17a Regimento de Infanterio rifuzis obei la ordonon de la registaro de Clemenceau, kiu volis perarmile subpremi manifestacion de vinberistoj en Béziers.

Engaĝita kantisto[redakti | redakti fonton]

Montéhus (aŭ Montehus) gloris ruĝan ribelemon en siaj kanzonoj. Libroj estis tiam kostaj por proletoj. La kanzono estis uzebla kaj uzata kiel vehiklo de popola kulturo kaj instrumento de politika propagando. Jam uzis ĝin samcele Jean-Baptiste Clément (1836-1903), aŭtoro de la kanzono “Le Temps des cerises“ (La tempo ĉeriza); Eugène Pottier (1816-1887), aŭtoro de “L'Internationale“ (La Internacio); Jules Jouy (1855-1897), aŭtoro de “V'là l'choléra qu'arrive“ (Jen alvenas la ĥolero), “Les Anarchistes de Chicago“ (La Anarkiistoj de Ĉikago); Pierre Dupont (1821-1870), Le chant des ouvriers“ (La kanto de la laboristoj), “Le chant du vote“ (La kanto de l'voĉdono); Gaston Couté (1880-1911) "Le gars qu'a mal tourné" (La knabego kiu malvirtiĝis), ktp.

La stilo de Montéhus estas vigla kaj vigliga. En siaj kanzonoj, li esprimis kontraŭstaron al la milito, la kapitalista ekspluatado, la prostituado, la mizero, la religia hipokriteco kaj ankaŭ al la laŭenspeza imposto :

Anstataŭ imposti la laboriston kiu pliriĉigas la registaron
Impostu prefere la diboĉulojn (kapitalistojn) kiuj malŝparas tiom da mono.[1]

Li ankaŭ kuraĝe defendis la virinojn, kiujn la registaroj instigis naski laŭeble plej multajn infanojn por fari el ili subpagitajn salajrulojn kaj militistoj ("kanonbuĉaĵon"). En la kanzono "La grève des Mères" (La striko de la Patrinoj), li invitis la virinojn al rifuzo naski. Ĝi estis malpermesita en oktobro 1905 per justica decido. Montéhus estis kondamnita pro “instigo al aborto“.

Amiko de Lenin[redakti | redakti fonton]

Montéhus estis amiko de Lenin dum lia ekzilo en Francio. Tion menciis Lenin en korespondaĵoj. En letero al Lev Kamenev, li skribis « Ah ! se mi povus ankoraŭ aŭskulti Montéhus »[2]. Dum lia ekzilo en Francio (inter 1909 kaj 1912), Vladimir Iliĉ Ulianov (Lenin) faris prelegserion en salono de la maldekstra bordo de la Sejno, en Parizo, aŭ en Bobino (necerta loko). Laŭ peto de Lenin, Montéhus kantis en la unua parto por allogi gravan publikon. La homoj venintaj por aŭskulti la "humanan kantiston" estis poste invititaj aŭdi ankaŭ la bolŝevikan aktiviston post interakto. La rilatoj inter arto kaj politiko jam antaŭprezentis la agitadon-propagandon, kiu estis starigita en la jaroj 1920 en Sovetunio : la arto estis je la servo de la politika kaj/aŭ ideologia diskurso.

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tamen, Montéhus flankenlasis pacismon kaj socialismon ekde 1914 kaj dum la tuta unua Mondmilito. Li fariĝis subtenanto de la naciista tendenco. Li ne estis mobilizita. Sekve li ne povis mem sperti la abomenindaĵojn de la milito kaj kion travivis kaj opiniis la soldatoj mem en la tranĉeoj. Lia repertuaro fariĝis tiam naciista, militarista, eĉ rasista. Li recevis pro tio la Militkrucon en 1918. Li tiam argumentis, ke la momento estis tiu de la franca himno — la "Marseljezo“ — ĝis kiam eblos kanti "Internacion“.

Malfavoro[redakti | redakti fonton]

Post la milito, Montéhus spertis longdaŭran malfavoron. Li tro malfrue komprenis, ke la milito estis frukto de abomenindaj mensogoj, perfidaĵoj, mensmanipulado. Li revenis al siaj unuaj konvinkoj en 1919. En 1923, eble por pardonigi sian dummilitan konduton, li skribis la kanzonon "La Butte Rouge“ (La Ruĝa Monteto — franclingva teksto kun itallingva traduko). La Ruĝa Monteto estis fakte teatro de akraj bataloj dum la somero 1916 sur fronto de la departemento Somme, en la strategia komunumo Bapaume. En tiu kanzono, li kondamnis la respondeculojn de la giganta hombuĉado :

Ĉar la banditoj, kiuj kulpas pri la militoj
Neniam mortas pro ĝi, oni mortigas nur la senkulpulojn.[3]

Subteno al la Popola Fronto[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1930, li aliĝis al la Franca Societo de la Laborista Internacio (Section française de l'Internationale ouvrière — SFIO, kiu poste fariĝis la Socialista Partio), kaj subtenis la Popolan Fronton. En 1936, li kantis "Vas-y Léon" (Antaŭen Léon)[4]

Sub la antisemita reĝimo de Vichy[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, ekde 1942 ĝis la Liberigo, li ne estis deportita, sed li estis devigata surmeti la flavan stelon pro montri sian judecon al la nazia okupacianto. Li ricevis la Honoran Legion el la manoj de Paul Ramadier, prezidanto de la Konsilio de la Respubliko, en 1947. Forgesita de ĉiuj, li havis subtenon nur de sia familio. Li mortis en 1952.

Eltiraĵoj el kanzonoj de Montéhus[5][redakti | redakti fonton]

Traduko laŭ senco

Gloron al la 17a (1907)

Saluton, saluton al vi,
Bravaj soldatoj de la  17a ;
Saluton, bravaj soldaĉjoj,
Ĉiu admiras kaj amas vin;
Saluton, saluton al vi,
Al via mirinda gesto;
Pafinte sur nin, vi estus
Murdintaj la Respublikon.[6]

Leteroj de socialo[7] (1914)

Certe tio estas peniga
Kiam oni havas senteman koron
Vidi kompanojn fali
Sed kiam oni estas en armeo
Oni ne devas verŝi larmojn
Oni akceptas la destinon.[8]


La Ruĝa Monteto (1919)

La Ruĝa Monteto, tiu estas ĝia nomo, la pafbapto okapis iun matenon
Kiam ĉiuj, kiuj supreniris rulis en la ravinon
Hodiaŭ estas tie vinberkampoj, kreskas vinberoj.
Kiu trinkos tiun vinon, trinkos la sangon de la kompanoj.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Au lieu d'imposer l'travailleur qui enrichit l'gouvernement / Imposez plutôt les noceurs [les capitalistes] qui gaspillent tant d'argent. El : “L'impôt sur les fainéants“, répertoire Montéhus / “La imposto por la pigruloj“, repertuaro Montéhus.
  2. Marc Robine, “Montéhus, Le chansonnier humanitaire“. (Montéhus, la humana kanzonisto). Originalaj registraĵoj, 1905-1936 » EPM, Parizo
  3. "car les bandits qui sont cause des guerres n'en meurent jamais, on ne tue qu'les innocents". Tiun kanzonon kantis diversaj kantistoj, i.a. Renaud
  4. Temas pri Léon Blum, tiama prezidanto de la Konsilio de la Respubliko dum la Popola Fronto.
  5. Anthologie de la chanson française année 1936 / Antologio de la franca kanzono, 1936
  6. Gloire au 17ème - 1907 : Salut, salut à vous, / Braves soldats du 17ème; / Salut, braves pioupious, / Chacun vous admire et vous aime; / Salut, salut à vous, / A votre geste magnifique;/ Vous auriez, en tirant sur nous, / Assassiné la République.
  7. mallongigo de "socialisto" ofte uzata peĵorative; prononco : sosialo.
  8. Lettres d'un socialo - 1914 : Certes cela est pénible / Quand on a le cœur sensible / De voir tomber les copains / Mais quand on est sous les armes / On n'doit pas verser de larmes / On accepte le destin....
  9. La butte rouge - 1919 : La Butt’ Rouge, c’est son nom, l’baptême s’fit un matin / Où tous ceux qui montaient roulaient dans le ravin. / Aujourd’hui y’a des vignes, il y pousse du raisin. / Qui boira ce vin là, boira l’sang des copains.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]