Corpataux-Magnedens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montoillet)
Corpataux-Magnedens
Blazono de Corpataux-Magnedens
Blazono de Corpataux-Magnedens
Blazono de Corpataux-Magnedens
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 44′ 32″ N 7° 5′ 46″ O / 46.74222 °N, 7.09611 °O / 46.74222; 7.09611 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 32″ N 7° 5′ 46″ O / 46.74222 °N, 7.09611 °O / 46.74222; 7.09611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1160
Areo 4,47 km²
Alteco 687 m super marnivelo
Poŝtkodo 1727
Komunumkodo 2184
Mapo de Corpataux-Magnedens
Mapo de Corpataux-Magnedens
Mapo de Corpataux-Magnedens
vdr

Corpataux-Magnedens estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1160 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corpataux-Magnedens situas en distanco de 8 kilometroj sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo en la Friburga Mezlando sur monteta tavolo inter la valoj de Glano kaj Sarino, kiu lasta formas la orientan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Corpataux, al kiu ankaŭ apartenas la setlejoj Montoillet, Le Carro kaj La Tuffière, kaj Magnedens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,37km², de kiuj 23,7% estas kovritaj de arbaro, 55,7% servas por agrikulturo kaj 18,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corpataux-Magnedens limas en nordo al Hauterive, en oriento al Arconciel, en sudo al Rossens kaj en okcidento al Farvagny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo. Per du buslinioj de la kompanio Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Corpataux-Magnedens fondiĝis kun efiko la 1-a de januaro 1999 per kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Corpataux kaj Magnedens.[3]

La unua dokumenta mencio de Corpataux datiĝas el la 12-a jarcento kiel CorpasturCorpastor. En Corpataux estis trovita tombo el la La-Tène-epoko kun helvetaj ormoneroj. Corpataux apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Arconciel-Illens, kiu estis en la jaro 1475 konkerita de Friburgo. Ĝis la Helveta Revolucio ĝi formis parton de la friburga voktejo Illens. De 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Farvagny kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de friburgo estis atribuita al la distrikto Sarino.[4]

La unua dokumenta mencio de Magnedens datiĝas el la jaro 1156 kiel Manoldens. En 1156 la johanitoj posedis komandorejon en Magnedens, kiu estis malfondita en 1229. Magnedens apartenis dum mezepoko al la Senjorujo Arconciel-Illens, kiu estis en la jaro 1475 konkerita de Friburgo. Ĝis la Helveta Revolucio ĝi formis parton de la friburga voktejo Illens. De 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo kaj tiam surbaze de la nova kantona konstitucio de friburgo estis atribuita al la distrikto Sarino.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]