Mozart, l'opéra rock
Mozart, l'opéra rock | |
---|---|
Mikelangelo Loconte kiel Mozart, 2011 | |
Ĝenro: | muzikalo |
Origina lingvo: | Franca |
Muziko: | laŭ Wolfgang Amadeus Mozart |
Premiero: | 22-a de septembro 2009 |
Loko de la premiero: | Palais des Sports de Paris |
Mozart, l'opéra rock (Mozart, la rok-opero) estas franca muzikalo reĝisorita de Olivier Dahan kaj produktita de Dove Attia kaj Albert Cohen kiu estis prezentita de la 22-a de septembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010 en Palais des Sports de Paris antaŭ ol turnei tra Francio, Belgio kaj Svislando.
La spektaklo alternas pecojn de pop-rokaj komponaĵoj kaj klasikaj komponaĵoj de komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.
Temo
[redakti | redakti fonton]La spektaklo komenciĝas kiam la destino de Mozart alvenas al turnopunkto: Colloredo postvenas la Princon-ĉefepiskopon de Salzburg. La nova suvereno estas aŭstera kaj aŭtoritatema homo, nesentiva al la muziko de Mozart kaj alergia al la impeto kaj impertinento de la persono. Al Mozart, la vivo en Salzburg rapide fariĝas neeltenebla.
Li estas 20-jara kiam li decidas forlasi sian naskiĝurbon kune kun sia patrino, serĉante pli bonan estontecon en eŭropa ĉefurbo. La trairado de la komponisto estas markita de fiaskoj kaj kruelaj elreviĝoj. Neniu eŭropa kortego dungas lin, li ekkonas unuan am-elreviĝon kun Aloysia Weber kaj lia patrino mortas en Parizo, urbo kiu forĵetas kaj humiligas lin.
Mozart revenas al sia aŭstera kaj senreliefa vivo en Salzburg, kiam li ekscias la morton de imperiestrino de Aŭstrio. La komponisto devas akompani sian dunganton, Colloredo, al Vieno por omaĝi al la nova imperiestro, Jozefo la 2-a. Vieno, eŭropa ĉefurbo de muziko, sigelos la destinon de la komponisto. Mozart ekkonos gloron, amon, rivalecon kaj poste falon kaj mizeron.
Li mortos en plej granda senhaveco lasante sian plej belan verkon, la Rekviemon, nefinita.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Títolo: Mozart, l'opéra rock
- Reĝisoro: Olivier Dahan
- Koregrafio: Dan Stewart
- Muziko: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis, William Rousseau, Rodrigo Janois Castello Francis...
- Produktoroj: Dove Attia kaj Albert Cohen
- Aperdato: 22-a de septembro 2009, Palais des Sports de Paris
- Kanzonoj: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis, William Rousseau
- Muzika direktado: Jean-Pierre Pilot, Olivier Schultheis
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Mikelangelo Loconte: Wolfgang Amadeus Mozart
- Claire Pérot: Constanze, edzino de Mozart kaj fratino de Aloysia
- Melissa Mars: Aloysia, unua amo de Mozart kaj fratino de Constanze
- Florent Mothe: Antonio Salieri rivalo de Mozart
- Maeva Méline: Nannerl, fratino de Mozart
- Solal: Leopold, patro de Mozart
- Merwan Rim: Gastejestro kaj klaŭno
Opero
[redakti | redakti fonton]Akto I
[redakti | redakti fonton]- Konĉerta simfonio (instrumentalo)
- Rekviemo - Dies Irae (instrumentalo)
- Uverturo (instrumentalo)
- Penser l'impossible: Solal kaj Maeva Méline
- Konĉerto N°23 por piano 2-a movo (instrumentalo)
- La chanson de l'aubergiste: Merwan Rim
- Le trublion: Mikelangelo Loconte
- Ah ! vous dirai-je, maman: Claire Pérot
- Bim Bam Boum: Melissa Mars
- Konĉerto N°21 por piano 2-a movo (instrumentalo)
- Ario eltirita el Lucio Silla (instrumentalo)
- Ario eltirita el Il re pastore (instrumentalo)
- Simfonio N°10 - finalo (instrumentalo)
- Six pieds sous terre: Melissa Mars kaj Claire Pérot
- J'accuse mon père: Solal
- Tatoue-moi: Mikelangelo Loconte
- La messe maçonnique (instrumentalo)
- La procession (instrumentalo)
- La mascarade (instrumentalo)
- Je dors sur des roses: Mikelangelo Loconte
Akto II
[redakti | redakti fonton]- Simfonio N°40 1-a movo (instrumentalo)
- Les Tambours de Vienne (instrumentalo)
- Comédie tragédie: Merwan Rim
- Place, je passe: Mikelangelo Loconte
- Eine kleine Nachtmusik 1-a movo
- Si je défaille: Claire Pérot
- Ario eltirita el 'Die Entführung aus dem Serail': Traurigkeit (instrumentalo)
- Le bien qui fait mal: Florent Mothe
- Sonato por piano N°11 - Rondo alla turca alidire « La marche turque »
- Konĉerto por klarneto
- Les solos sous les draps: Claire Pérot kaj Maeva Méline
- Die Entführung aus dem Serail - uverturo (instrumentalo)
- L'Assassymphonie: Florent Mothe
- Finalo de la 3-a akto de La geedziĝo de Figaro (instrumentalo)
- Dors mon ange: Maeva Méline
- Ario de Salieri eltirita el La Fiera di Venezia (instrumentalo)
- Victime de ma victoire: Florent Mothe
- Rekviemo - Lacrimosa (instrumentalo)
- Vivre à en crever
- Finalo: Debout les fous: La trupo
- Eine kleine Nachtmusik - finalo
Videoteko
[redakti | redakti fonton]DVD de la spektaklo aperis la 3-an de novembro 2010 (en Francio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2009-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Mozart, l'opéra rock: C'est Bientot La Fin Arkivigite je 2010-11-05 per la retarkivo Wayback Machine - DirectStar