Harry Mulisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mulisch)
Harry Mulisch
Persona informo
Harry Mulisch
Naskiĝo 29-an de julio 1927 (1927-07-29)
en Harlemo
Morto 30-an de oktobro 2010 (2010-10-30) (83-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Zorgvlied vd
Etno nederlandanoj vd
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Subskribo Harry Mulisch
Memorigilo Harry Mulisch
Familio
Patro Kurt Mulisch vd
Patrino Alice Schwarz vd
Edz(in)o Sjoerdje Woudenberg vd
Profesio
Okupo romanisto • poeto • dramaturgo • eseisto • verkistoscenaristo vd
Verkado
Verkoj La atenco ❦
La malkovro de la ĉielo ❦
Het stenen bruidsbed vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Harry Mulisch

Harry MULISCH (naskiĝis la 29-an de julio 1927 en Harlemo, mortis la 30-an de oktobro 2010 en Amsterdamo) estis nederlanda verkisto. Lia verkaro, konsistanta el romanoj, dramoj, eseoj, raportoj kaj poezio, estas forte influita de la Dua mondmilito. Oftaj temoj estas kulpo kaj repaciĝo.

Li grave influis la nederlandan literaturon post la Dua Mondmilito. Mulisch ne nur ricevis pli malpli ĉiujn nederlandajn literaturajn premiojn, sed ankaŭ plurajn alilandajn. En 1977 la reĝino ordenigis lin "Kavaliro de la Ordeno de Oranje-Nassau" pro liaj literaturaj meritoj, en 1997 eĉ "Komandoro en la Ordeno de la Nederlanda Leono".

La amsterdama urba universitato en 2007 donis al li pro liaj filozofiaj verkaĵoj honoran doktorecon.

Ĉar lia verkaro helpis plifirmigi la ligojn inter Nederlando kaj Germanio, en 2002 la Germana registaro donis al li la "Bundesverdienstkreuz".

En oktobro 2006 la planetoido 10251 ricevis la nomon Mulisch.

Malgranda listo el lia abunda verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Archibald Strohalm (romano, 1952)
  • De diamant (romano, 1954)
  • Het zwarte licht (romano, 1956)
  • Het stenen bruidsbed (romano, 1959)
  • De zaak 40/61 (raporto, 1962)
  • Bericht aan de Rattenkoning (eseo, 1966)
  • De verteller (romano, 1970)
  • Oidipous Oidipous (teatraĵo, 1972)
  • Woorden, woorden, woorden (poezio, 1973)
  • De vogels (poezio, 1974)
  • Mijn getijdenboek (membiografio, 1975)
  • Tegenlicht (poezio, 1975)
  • Twee vrouwen (romano, 1975)
  • De compositie van de wereld (filozofio, 1980)
  • De aanslag (romano, 1982)
  • Hoogste tijd (romano, 1985)
  • De pupil (romano, 1987)
  • De elementen (romano, 1988)
  • De ontdekking van de hemel (romano, 1992)
  • De procedure (romano, 1999)
  • Siegfried (romano, 2001)

Filmo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]