Máté Zalka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Máté Zalka
Persona informo
Zalka Máté
Naskiĝo 23-an de aprilo 1896 (1896-04-23)
en Tunyogmatolcs
Morto 11-an de junio 1937 (1937-06-11) (41-jaraĝa)
en Huesca
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungararusa vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Komunista Partio vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto vd
Aktiva dum 1915– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Máté Zalka

ZALKA Máté (naskiĝnomo Béla Frankl, n. la 23-an de aprilo 1896 en Matolcs, Hungario, m. la 11-an de junio, 1937en Huesca, Hispanio) estis hungara verkisto kaj revoluciulo. La pseŭdonimo Máté Zalka, estis inspirita de la urbo Mátészalka, proksima al lia naskiĝloko[1].

Li venis el etburĝa familio. Kiam li aĝis 18, li ek-soldatservis.

Zalka batalis en Italio kaj pri tio verkis la novelon "Doberdó". Li militkaptitiĝis en 1916 en la rusa fronto kaj en la prizonkampo (Krasnojarsk) konatiĝis kun la marksisma ideologio. Li batalis en Rusio kontraŭ la blankuloj kaj en 1920 kontraŭ Kolĉak. Kiam oni reakiris la or-rezervon de la soveta ŝtato, li akompanis ĝin de Aĉinsk ĝis Kazan. Li batalis ankaŭ kontraŭ Vrangel, iĝis ano de la Rusia Komunista Partio (1920), poste agadis en diversaj postenoj en Sovetunio (diplomatia kuriero, direktoro de la Ŝtata Libroeldonejo 1922-25, direktoro de la moskva Revolucia Teatro 1925-).

Li batalis en la hispana enlanda milito (1936) kiel Generalo Lukács. Li mortis en bombardado.

Post la fino de la enlanda milito, li okupiĝis pri literatura agado en Moskvo. Unua novelo en la rusa lingvo aperis en Moskvo en la jaro 1924.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Zalka verkis plurajn librojn inspiritajn de sia milita sperto dum la Unua Mondmilito kaj la Rusia enlanda milito, emfazante la fratecon inter la popoloj, la absurdaĵon kaj maljustecon de la mondmilito.

  • Doberdo (Moskvo, 1936, Budapeŝto, 1947)
  • Ĉiuj liaj verkoj (Moskvo, 1948)
  • Elektitaj rakontoj (Budapeŝto, 1952)
  • Ivanov kaj aliaj rakontoj (Budapeŝto, 1954)
  • La planedoj revenas (Budapeŝto, 1966)
  • La Kantanta Malliberejo (Budapeŝto, 1966)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Doberdo. trad. János Petik, MAS, 2013, 317 p., ISBN 978-2-918300-90-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]