Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
arta muzeo • nacia muzeo
Lando Barato vd
Situo Nov-Delhio
Arkitekto(j) Ganesh Bhikaji Deolalikar vd
Estiĝo 15-a de aŭgusto 1949
Koordinatoj 28° 36′ 43″ N, 77° 13′ 9″ O (mapo)28.61181177.219262Koordinatoj: 28° 36′ 43″ N, 77° 13′ 9″ O (mapo)
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio (Barato)
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio (Barato)
DEC
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
Situo de Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
Map
Nacia Muzeo ĉe Nov-Delhio
Jaraj vizitantoj: {{{vizitantoj}}}
Retpaĝo http://www.nationalmuseumindia.gov.in
vdr
Interna vido kun kolekto de hinduaj statuoj
Miniaturpentraĵo de Viŝnuo kaj Lakŝmio de ĉirkaŭ 1810.
Budho ĉizata sur eburo en la Barata Nacia Muzeo.

La Nacia Muzeo de Nov-DelhioBarata Nacia Muzeo (angle National Museum, New-DelhiNational Museum of India) estas nacia kaj arta muzeo en Delhio, situanta ĉe la intersekciĝo de Janpath/Maulana Azad Road en Nov-Delhio [1]. Eĉ antaŭ la muzeoj en Kolkato kaj Ĉenajo, ĝi estas la plej granda kaj plej grava en la tuta lando.

Ĝi estis fondita en 1949, baldaŭ post kiam Barato akiris sendependecon. La muzeo enhavas arton kaj historiajn objektojn de hinda historio kaj kelkajn eksterlandajn objektojn en kolekto de pli ol 200,000 objektoj, kaj estas unu el la plej grandaj en la lando. Ĝi estas prizorgita fare de la Ministerio de Kulturo kaj la Ministerio de Turismo de Barato [2].

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Nacia Muzeo, konstrua plano
Artefaktoj de la Maŭrja, Sunga kaj Satvahana kulturoj
Artefaktoj de la kuŝana kulturo
Artefaktoj de la gupta galerio
Fru-mezepokaj artefaktoj
Malfru-mezepokaj artefaktoj
Galerio de decorative arto
Galerio de decorativa arto
Vido de la sekcio de mogolaj miniaturpentraĵoj
vido de la sekcioj de raĝastanaj pentraĵoj

La muzeo enhavas grandan nombron da ekspoziciaĵoj ek de la prahistoria periodo, tra la Induso-civilizo, gandara arto, la gupta periodo kaj la hinda Mezepoko ĝis modernaj verkoj de la 21-a jarcento. La plej multaj el la ekspoziciaĵoj apartenas al hindua, budhana kaj ĝajna arto. Sed artaj heredaĵoj de la tribaj regionoj de Hindio kaj la islama periodo ankaŭ estas elmontritaj. Pli ol 200,000 unikaj eroj de kaj hinda kaj internacia origino estas stokitaj aŭ elmontritaj en la muzeo [3].

La kolekto estas ekspoziciita sur tri etaĝoj. La galerio inkludas grandan kolekton de objektoj de la Indusa Vala Civilizo, inkluzive de skulptaĵoj kiel ekzemple la "dancanta knabino de Mohenĝo-daro " kaj la "kapo de pastro", sigeloj, ceramikaĵo kaj ludiloj. La muzeo ankaŭ havas ekspoziciojn ligitajn al la evoluo de hinda skribo kaj moneroj, budhana arto kaj hinda miniaturpentra arto.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri Ni. Arkivita el la originalo je 14 April 2010. Alirita 18an de majo 2010.
  2. National Museum Institute of History of Art, Conservation and Museology, website. Arkivita el la originalo je 25 November 2018. Alirita 18 May 2010.
  3. Phillips, Kristina. (2006) A Museum for the Nation: Publics and Politics at the National Museum of India (PhD).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]