Saltu al enhavo

Nacia Parko Peneda-Gerês

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Peneda-Gerês

DistriktoDistrikto Braga, Portugalio

Koordinatoj41° 49′ 51″ N, 8° 14′ 19″ U (mapo)41.830713-8.23867Koordinatoj: 41° 49′ 51″ N, 8° 14′ 19″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo702,9 km² (70 290 ha) [+]
Areo702,9 km² (70 290 ha) [+]

Estiĝo1971
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Kategorio IUCN2

Nacia Parko Peneda-Gerês (Portugalio)
Nacia Parko Peneda-Gerês (Portugalio)
DEC
Lokigo de Portugalio en mondo
Map
Nacia Parko Peneda-Gerês

Vikimedia Komunejo:  Parque Nacional da Peneda-Gerês [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia Parko Peneda-Gerês (portugale Parque Nacional da Peneda-Gerês) estas protektita areo de Portugalio, kun administra kaj financa aŭtonomecoj kaj jura kompetenteco, kreita en 1971, en la medio de Peneda-Gerês. Ĝi estas la nura nacia parko en Portugalio, kaj ĝi estas en la norda pinto de Portugalio, en landlima areo inter Minho, Trás-os-Montes kaj Galegio. Ĝia teritorio enhavas la tutan arbaran areon el la montaro Serra da Peneda ĝis Serra do Gerês — de tie la nomo — , enhavanta ankaŭ la montarojn Serra do Soajo kaj Serra Amarela. Ĝi estas trapasata de du riveroj, nome Lima kaj Cávado. Ĝi enhavas teritorion de la distriktoj Braga (Terras de Bouro), Viana do Castelo (Melgaço, Arcos de Valdevez kaj Ponte da Barca) kaj Vila Real (Montalegre), kun totala areo de ĉirkaŭ 70 290 hektaroj, en teritorio de 22 fregezioj. Ekde 1997, tiu Protektita Areo formas, kun la hispana natura parko Baixa Limia—Serra do Xurés, la Transliman Parkon Gerês-Xurés kaj la samnoman Rezervejon de la Biosfero.

La Nacia Parko Peneda-Gerês estas konsiderata Biosfera Rezervejo fare de la Unesko por ebligi "la konservadon de la grundo, de akvo, de flaŭro, de faŭno kaj de pejzaĝo".

Ĝi estas unu de la ĉefaj naturaj altiraĵoj de Portugalio, pro la rara kaj impresa pejzaĝa beleco kaj pro la ekologia kaj etnografia valoroj kaj pro la varieco de faŭno (montokaproj, kapreoloj, sovaĝaj ĉevaloj, lupoj, rabobirdoj) kaj flaŭro (pinoj, taksusoj, kaŝtanarboj, kverkoj kaj kuracplantoj). Ĝi etendiĝas el la montaro Serra do Gerês, sude, tra la Serra da Peneda ĝis la landlimo kun Hispanio.

Eksteraj lgiloj[redakti | redakti fonton]