Nampo
publikigita versio estis patrolita je 29 aŭg. 2022. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 29 aŭg. 2022.
Nampo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 310 864 (2009) [+] | ||
Loĝdenso | 263 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo)38.733333333333125.4Koordinatoj: 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1180 km² ( 118 000 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nampo 남포특별시, 南浦特別市 estas provinconivela urbego, ankaŭ havenurbo kaj universitata urbo en okcidenta parto de Nord-Koreio, en la provinco Sud-Pjongan. Inter 1980 kaj 2004 ĝi estis nomumita "speciala urbo".
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 829 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 366,815 (2008)
- Horzono: UTC+8:30
- Telefonkodo: +850 39хххххх
- Poŝtkodo:
- 38° 44′ N, 125° 24′ O (mapo)38.733333333333125.4
Geografio[redakti | redakti fonton]
Nampo situas laŭ Flava Maro en okcidenta parto de la lando. Ĝi estas ĉirkaŭ 50 km sudokcidente de Pjongjango.
Historio[redakti | redakti fonton]
Nampo estis origine malgranda fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis haveno por internacia komerco en 1897. Post la 2-a mondmilito la haveno moderniĝis, tial ankaŭ la urbo pligrandiĝis.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Industrio de Nampo konsistas el ŝipkonstruado, nefera metalurgio, maŝinoproduktadoj, vitrofaradoj, tekstilaj entreprenoj, manĝaĵproduktado kaj fiŝkaptado. La ĉirkaŭa regiono estas konata pro ĝia kvalito de pomoj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Nampo havas vojajn, fervojajn kontaktojn, krome gravas la mara haveno kaj flughaveno. Menciindas, ke la haveno vintre ne funkcias pro la glacioj. Ĉe la haveno estis konstruita 8-kilometrajn longajn digojn en la maro, havanta kluzkamerojn, kiuj permesas trairejon de ŝipoj ĝis 50,000 tunojn. Nampo ofte estas utiligita, kiel la primara haveno por ricevadoj de la eksterlandaj nutraĵhelpoj.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Nampo la suma jara precipitaĵo estas 947 mm, en ĉiuj monatoj pluvas/neĝas, sed inter julio-septembro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias 7-14 °C. Inter decembro-marto ofte frostas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Tjanĝino, Ĉinio (2017)
Sankt-Peterburgo, Rusio (2017)
Chiautempan, Meksiko (2017)