Natan la Saĝulo (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Natan la Saĝulo
Natan la Saĝulo
Natan la Saĝulo
Aŭtoro Gotthold Ephraim Lessing
Eldonjaro 1923
Urbo Berlino kaj Dresdeno
Eldoninto Ellersiek & Borel
Paĝoj 208
vdr

Natan la Saĝulo [1] estas 208-paĝa traduko de la germanlingva romano Nathan der Weise de Gotthold Ephraim Lessing verkita en 1779. Ĝi estas tradukita de Karl Minor kaj aperis en 1923 ĉe la Esperanto-eldonejo Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno. Ĉi tiu libro konstituas numeron 9 en la serio "Nova Esperanto-Biblioteko". Karl Minor ankaŭ verkis por la libro antaŭparolon kaj artikolon pri Gotthold Ephraim Lessing kaj lia dramo Natan la Saĝulo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu dramo estis ludata dum la XV-a kongreso kun grandega sukceso. 
— 1923 Historio de Esperanto II, paĝo 532
Citaĵo
 ...Ĝia problemo: la ideo de la hom­amo kaj toleremo superanta la dogmojn kaj malamon, ĉar unue ni estas homoj kaj nur poste kristanoj, judoj aŭ mahometanoj. Laŭ la trad­ukinto oni devas konsideri la trad­ukon unue kiel Esperantan poemon kaj nur duavice kiel tradukitan el alia lingvo klasikan dramon. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 La trezoro de la Esperanta literaturo pliriĉiĝis je unu perlo. Granda kaj gravan laboron liveris S-ro Minor tradukante tiun klasikan dramon de Lessing. Facile la vortoj fluas, kio igas la legadon agrabla kaj alloga. La tradukaĵo estas reprezentita dum la Kongreso en Nurnberg kaj ni envias la gesamidanojn, kiuj havis la plezuron "aŭdi" tiun ĉefverkon. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4117, paĝo 366

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]