Naturparko Cabárceno
Naturparko Cabárceno | ||
---|---|---|
bestoĝardeno [+] | ||
Koordinatoj | 43° 21′ 0″ N, 3° 51′ 8″ U (mapo)43.35-3.85222222Koordinatoj: 43° 21′ 0″ N, 3° 51′ 8″ U (mapo) | |
Naturparko Cabárceno | ||
Vikimedia Komunejo: Parque de la Naturaleza de Cabárceno [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Naturparko Cabárceno estas zoologia parko en Kantabrio (norda Hispanio). La parko estas konata pro tio, ke ties bestoj vivas duonlibere, en grandampleksaj ejoj ne-kaĝaj. Ĝi estas en eksa ferminejo en la samnoma vilaĝo Cabárceno, en municipo Penagos, 15 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. La parko apartenas al Cantur, publika turismo-entrepreno de la regiona Registaro de Kantabrio.
La parko havas du naturprotektajn funkciojn: konservado de minacataj specioj kaj naturmedia edukado. Aldone al bestaro, ankaŭ eblas iri laŭ botanikaj itineroj ofte proksimaj al la plej interesaj enparkaj lokoj.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
-
Lamoj.
-
Eksmina rokaro.
-
Spektaĵo de marleonoj.
-
Ursoj.
-
Elefantoj.
Listo de bestoj[redakti | redakti fonton]
Jen kelkaj el la videblaj bestoj en la parko. La vorto indiĝena aperas interkrampe kun besto-raso tipa de Kantabrio.
- Adakso
- Afrika elefanto
- Akvantilopo
- Akvobubalo
- Azeno
- Blua gnuo
- Bovo Monchina (indiĝena)
- Bovo Tudanca (indiĝena)
- Bruna urso
- Ĉevalo
- Ĉevalo Monchinu (indiĝena)
- Damao
- Dromedaro
- Elafuro
- Elando
- Emuo
- Eŭrazia linko
- Eŭropa bizono
- Nigra hipotrago
- Iberia linko
- Impalo
- Jaguaro
- Kapreolo
- Kojpo
- Koko Pedresa (indiĝena)
- Lamo
- Larĝbuŝa rinocero
En la parko estas ankaŭ granda reptiliejo kun diversaj reptiliaj specioj, kaj spektaĵoj de falkado, interalie.