Ngaoundéré

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NgaoundéréN'Gaoundéré estas grandurbo, universitata urbo kaj diocezo en Kameruno. Ĝi estas administra centro de la regiono. La loknomo signifas: umbiliko-monto.

Situo de Ngaoundéré en Kameruno

Bazaj informoj

Geografio

Urbocentro de Ngaoundéré
Vojo en Ngaoundéré
Moskeo de Ngaoundéré

Ngaoundéré situas en altebenaĵo en centra parto de la lando, kvazaŭ umbiliko de Kameruno.

Historio

Ngaoundéré estis fondita en 1835 laŭ islama juro, sed pli frue diversaj indiĝenoj vivis tie. En la 1920-aj jaroj norvegaj misiistoj alvenis. En 1973 la trajno ekfunkciis, kiu liveris tuj evoluon.

Ekonomio

Ngaoundéré estas urbo, kie trairas varoj. Ĉefvaroj estas bananoj kaj aliaj fruktoj. El nordo alvenas kotonoj kaj estas senditaj al sudo kune kun brutoj. En la proksimeco oni minadas baŭksitojn.

Klimato

En Ngaoundéré tropika klimato regas, sed pro la alteco la vetero estas pli freŝa.

Trafiko

Ngaoundéré havas flughavenon, fervojon al Jaundeo kaj almenaŭ 3 pavimitajn landovojojn.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • Angla Vikipedio