Ni kantu kaj deklamu!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ni Kantu kaj Deklamu!
Ni Kantu kaj Deklamu!
Ni Kantu kaj Deklamu!
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1949
Urbo Amsterdam
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 111
vdr

Ni Kantu kaj Deklamu! estas la dua versio de la kantaro de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj. Kompilis ĝin Adriaan Kloek kun Bart Rijpstra. La kantaro estas la sekvo de Ni Kantu!, eldonita en 1935 kaj 1937.

Enhavo de la kantaro[redakti | redakti fonton]

  • La Espero - L. L. Zamenhof, F. de Menil;
  • La Internacio - Eugène Pottier & Pierre De Geyter, trad. J. Zilberfarb
  • Asocia Kanto - Abraham van der Starre - melodio S.A.T.-kantaro n° 24
  • Ĉaskorno - Jan Ziermans
  • Batalkanto - melodio Wenn wir schreiten Seit' an Seit' - L. Puff
  • Aboco kantebla - Esperantigis Abraham van der Starre
  • Alfluginta birdeto - trad. F. Pfeil
  • Al la batalantoj - melodio Aan de strijders - Dirk Troelstra & S. Troelstra-de Vries - trad. Adriaan Kloek
  • Al la malproksimaj fratoj - B. v. d. Berg & H. J. Hegeraat - trad. Bart Rijpstra
  • Anjo de Taraŭ - melodio Annchen von Tharau - trad. Simon Joris IJsselstein
  • Antaŭen Esperantoj - melodio De jonge garde - trad. Corry de Cock
  • Ĉeĥa marŝkanto - ĉeĥa melodio
  • Ĉe puto antaŭ l'urbo - Franz Schubert - trad. L. E. Meyer
  • Ĉe Roine Strand' - melodio el l'Opero Martha - trad. Oro
  • Daĉjo - popolkanto - trad. Abraham van der Starre
  • Dek malgrandaj negroj - popolkanto
  • Dormkanto - Wolfgang Amadeus Mozart - el la germana tradukis Bart Rijpstra
  • Dormkanteto - trad. Corry de Cock
  • Dubinuŝka - melodio S.A.T.-kantaro n° 25 - trad. Birjukov
  • Dum ni vagas - korektis Bart Rijpstra
  • Eksteren - vickanto - trad. Bart Rijpstra
  • En la pluvo - Esp. teksto de A. Sutorius
  • En majo - melodio Im Maien - trad. Bart Rijpstra
  • Estis plena mia ĉaro - melodio Ik heb mij wagen volgeladen - trad. Adolf Sproeck
  • La fiŝkaptisto - melodio Het loze vissertje - popolkanto
  • Forĝistoj ni - melodio S.A.T.-kantaro n° 14 - Kanto de l' Sovetia komjunularo
  • For la molitarismon - laŭ la ario de "Wolga, Wolga" - trad. Corry de Cock
  • Fratoj, al sun'
  • Najtingaloj - W.A. Mozart - trad. Bart Rijpstra
  • Frue en mateno - trad. Adriaan Kloek
  • La gaja studento -
  • Ho katenoj, vi katenoj - cartempa rusa popolkanto de M. Gorki - melodio Wolgalied - trad. Stefan
  • Ho mia kor' - L.L. Zamenhof - Bart Rijpstra
  • Iam - J. Oudegeest & Otto W. de Nobel - trad. Bart Rijpstra
  • En la lito - melodio Dormkanto de Brahms - trad. Simon Joris IJsselstein
  • La juna gardio - melodio Wij zijn de jonge garde - Trad. N. Nekrasov
  • Junproletoj - Melodio Wij zijn jong - J. Burger
  • La steloj - vickanto - M.E. v. Ebbenhorst Tengbergen - trad. Bart Rijpstra
  • Kamparana edziĝofesto - el : Jan Pierewiet, paĝo 116a - trad. Abraham van der Starre
  • Kanto de l' flago - A.B. KLeerekoper & L.A. van Zetten - trad. Bart Rijpstra
  • Kanto de l' ligo - W.A. Mozart - trad. L. L. Zamenhof
  • Kanto de studentoj - melodio Gaudeamus igitur - L. L. Zamenhof
  • Kanto kontraŭmilitarista - melodio De wapens neer - Henry Weyts - trad. Wijtze Nutters
  • La Karmanjolo - melodio S.A.T.-kantaro n° 74 - N. Bartelmes
  • La karulon ŝi sopiras - trad. F. Pfeil
  • Kiam ni marŝas - melodio Und wenn wir marschieren - trad. Bart Rijpstra
  • Kursfina kanto - melodio Er was een oologsschip - trad. Abraham van der Starre
  • Leviĝu, laboruloj! - Bart Rijpstra
  • Libera la pens' - melodio Die Gedanken sind frei - trad. B. Klatil
  • Liberec' aŭ Mort'! - melodio Brüder, seht die rote Fahne - trad. Homo
  • La Lorelejo - J.H. Vink
  • Luktokanto - melodio Allerwegen in de landen zwelt de stroom der strijders aan - A.S. de Levita & Otto W. de Nobel, trad. Bart Rijpstra
  • Maja kanto - P.H. v. d. Wal & Otto W. de Nobel - trad. Bart Rijpstra
  • Maja kanto - laŭ la melodio Wenn's Meilüfterl weht - Frans Swagers
  • Marŝkanto - trad. J. v. Scheepen
  • Matena ruĝo - D. Troelstra & Otto W. de Nobel - trad. Bart Rijpstra
  • Melankolio - G.Broer - Muziko Stephan Foster
  • Mia suno - trad. C. de Cock
  • Miaj kantoj - el ĉeĥa
  • Migrula kanto - Hoog op de gele wagen - trad. Abraham van der Starre
  • Mi kaj edzin' - Ik en m'n wijf. Flandra melodio - trad. Abraham van der Starre
  • Nia boateto - Hoe zachtkens glijdt ons bootje - trad. J. v. Scheepen
  • Nia hundeto - trad. Abraham van der Starre
  • Nia kanto - M. Michalowicz & A. Szlendak
  • Ni estas junaj - melodio Wij zijn jong - J. Brand-P. Voogd & M. Englebert, trad. Bart Rijpstra
  • La nova tempo - melodio Wenn wir schreiten Seit' an Seite - Herm. Claudius & M. Englert, trad. Aug. Schwenk
  • Packanto - melodio Wakk're jongens Hollands trots - J. v. Scheepen
  • Paco - Adama v. Scheltema
  • Piulino - melodio Zeg kwezelken - Simon Joris IJsselstein
  • La praktiko - melodio Er komt een vogel gevolgen - Cath. Roskes-Dirksen
  • Progresu - Bart Rijpstra
  • La proletarioj - Joh. Most, trad. N. Bartelmes
  • Proletoj, leviĝu! - melodio La frisa himno - trad. Bart Rijpstra
  • Redonu mian monon! - melodio angla
  • Ruĝa flamo - melodio Wolgalied
  • Ruĝuloj vokas - melodio De roden roepen - C.S. Adema van Scheltema & Otto W. de Nobel - trad. Bart Rijpstra
  • Samideana trinkkanto - laŭ germana melodio - Frans Swagers
  • Sari Marejs - trad. Simon Joris IJsselstein
  • Sea marŝkanto - A. Sproeck - melodio Socialista marŝkanto
  • Socialista marŝkanto - melodio Socialistenmars - A.S. Levita & Carl. Schram - trad. Wijtze Nutters
  • Solidarkanto - Bert Brecht & Hans Eisler - trad. el la germ. Bart Rijpstra
  • Ŝia nepo - melodio Grootmoe, wat zal je me geven? - Manna de Wijs Mouton - trad. Simon Joris IJsselstein
  • La tagiĝo - Antoni Grabowski & Baranska
  • Tik e tik e tok
  • Strangeta senhavulo - vickanto - trad. Bart Rijpstra
  • Ventegoj hurlu ĉirkaŭ ni - Schubert
  • Venu
  • Kongres-himno - Adriaan Kloek & P. Barbiers
  • Vivu Zamenhof - Sveda melodio
  • La vojo - L. L. Zamenhof & Bart Rijpstra

Ni deklamu![redakti | redakti fonton]

  • Sur flugiloj - Adriaan Kloek
  • Al la juda foririnto - L.C. Dey
  • Al Zamenhof - Adriaan Kloek
  • Ankoraŭ kelkajn jarojn nur! - Adriaan Kloek
  • Balado al la maŝinskribo - Adriaan Kloek
  • Epitafo - L.C. Dey
  • Ezopa fablo - El "Streĉita Kordo" de Kálmán Kalocsay
  • Konstruu la pacon! - Adriaan Kloek
  • Majtago - Jef Last - trad. Adriaan Kloek
  • Nia gloro! Bart Rijpstra
  • Nia stelo - Abraham van der Starre
  • Parolas neŭtralulo - deklamaĵo - Abraham van der Starre
  • Satiro, dediĉita al komitatemuloj
  • Se Esperanto estus nur scienco - Adriaan Kloek
  • Vane - L.C. Dey
  • Zamenhofa naskiĝodomo - Adriaan Kloek

La fiŝkaptisto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Dum vintro, kiam pluvas

Trans la malseka voj’, la voj’,
Eliras fiŝkaptisto,
Por fiŝi, kia ĝoj ! ho ĝoj !
Kun sia pako, kun sia sako,
Kun sia kano en sia mano,
Kun siaj belaj, ledaj botoj,
Gaje li marŝas sur la voj’ !

Sed la muelistino,
Ekstaris ĉe la pord’, la pord’,
Ne iru, fiŝkaptisto,
Ĝis la rivera bord’, la bord’ ;
Kun via pako, k.t.p.

Malbonon kion faris
Mi ĉarma junulin’ ? Ĉu mi ?
Kaj kial tie staris
Vi haltigante min ? Ĉu vi ?
Kun mia pako, k.t.p.

Ho, vi neniel pekis,
Mi ne kulpigas vin, ne vin !
Sed, antaŭ ol foriri,
Trifoje kisu min, do min !

Kun via pako, k.t.p.
 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]