Nicolaus la 2-a Bernoulli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicolaus la 2-a Bernoulli, portreto fare de Johann Rudolf Huber (1723).

Nicolaus la 2-a Bernoulli, ankaŭ Niklaus Bernoulli, Nikolaus Bernoulli, (6a de februaro 1695, Bazelo, Svisio31a de julio 1726, Sankta Peterburgo, Rusio) estis svisa matematikisto same kiel sia patro Johann Bernoulli kaj unu el siaj fratoj, nome Daniel Bernoulli. Li estis unu el multaj elstaraj matematikistoj en la familio Bernoulli.

Nicolaus laboris ĉefe pri kurboj, diferencialaj ekvacioj, kaj probablo. Li estis amiko kaj samtempulo de Leonhard Euler, kiu studis ĉe la patro de Nicolaus. Li ankaŭ kontribuis al fluidodinamiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • O'Connor, John J.; Robertson, Edmund F., "Nicolaus II Bernoulli", MacTutor History of Mathematics archive, University of St Andrews. [1] Alirita la 21an de marto 2016.
  • Weisstein, Eric W., Bernoulli, Nicholas (1695-1726) from ScienceWorld. [2] Alirita la 21an de marto 2016.