Nigraflugila petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraflugila petrelo
Nigraflugila petrelo
Nigraflugila petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma nigripennis
(Rothschild, 1893)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
El pramo el Savusavu al Taveuni, Vanua Levu, Fiĝioj

La Nigraflugila petrelo (Pterodroma nigripennis) estas specio de marbirdo de la familio Procelariedoj. La latina scienca nomo por la specio nome nigripennis estas kunmetaĵo de du radikoj signife respektive "nigra" kaj "plumo", el kio derivas la komuna nomo.

Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Franca Polinezio, Japanio, Novkaledonio, Novzelando, Norfolkinsulo, kaj Usono.

Brooke (2004) ĉirkaŭkalkulis la tutmondan populacion je 8,000,000-10,000,000 individuoj.

Tiu specio estas mara kaj tre pelaga, kaj evitas veni al tero for de la reprodukta sezono. Oni konas malmulte pri ties dieto, sed certe ĝi inkludas cefalopodojn kaj salikokojn kiujn ili kaptas ĉefe el la surfaco. Ĝi estis ofte registrita dummanĝe en asocio kun aliaj Procelarioformaj. Ili reprodultiĝas en kolonioj en oceanaj insuloj, kutime en nestotruoj de alta grundo interne inter arbustaro aŭ herbotufoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]