Nigramentona kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigramentona kardelo
Nigramentona kardelo, masklo
Nigramentona kardelo, masklo
Nigramentona kardelo, ino
Nigramentona kardelo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. barbatus
Spinus barbatus
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigramentona kardelo (Spinus barbatus, iam Carduelis barbata) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj.

Ĝi troviĝas en Argentino, Ĉilio kaj estas pli suda kardelo ol iu ajn inter ili ĉar atingas ĝis Fuegio kaj la Falklandoj. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj ĉirkaŭ 1,500 m de altitudo.

Nigramentona kardelo

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. La masklo estas tre simila, sed iom pli granda ol la masklo de Verda kardelo (Carduelis spinus); ĝi ankaŭ havas iom pli da brilflava en kapo kaj flankoj sen strieco. La flugilmarkoj estas preskaŭ identaj al tiuj de la Kapuĉa kardelo, tio estas kun formo de T. La krono, brido, okulareo kaj mentono estas nigraj kiel ĉe la Verda kardelo, kaj tiu lasta karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie barbata aludas al la mentono. La orelareo estas olivecgriza kaj ĉirkaŭata de flava strio kiu venas de superokulo, kiel ĉe la Verda kardelo.

La ino estas simila al tiu de la Kapuĉa kardelo sed iom pli senkolora.

Tiu specio estas tre populara en Birdobredado kaj unusola paro povas produkti ĝis 20 idojn en unu reprodukta sezono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]