Nikola Tomašić
| Nikola Tomašić | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 13-an de januaro 1864 en Zagrebo | ||||
| Morto | 29-an de majo 1918 (54-jaraĝa) en Trešćerovac | ||||
| Lingvoj | kroata vd | ||||
| Ŝtataneco | Hungario | ||||
| Partio | People's Party (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| Banuso de Kroatio | |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikola Tomašić [tomaŝitj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Tomassich Miklós aŭ Tomasics Miklós estis kroata politikisto, ministro, banuso, parlamentano, profesoro, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis koranai.

Nikola Tomašić [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1864 en Kroatio en Zagrebo. Li mortis la 29-an de majo 1918 en Trešćerovac.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nikola Tomašić frekventis gimnazion, poste universitaton en sia naskiĝurbo. Li akiris juran diplomon en 1886, poste li laboris en juraj oficejoj. Post 2 jaroj li plulernis en universitatoj de Budapeŝto kaj Vieno. En 1891 li advokatiĝis, krome li instruis en universitato de Zagrebo. Inter 1892-1903 li estis parlamentano en la kroata parlamento, ekde 1896 ankaŭ en la hungara parlamento. En 1903 li iĝis senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio, en 1910 banuso kaj senatano. Post jaroj li forlasis la politikon, li aĉetis bienon en Trešćerovac, kie ĝismorte li vivis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fundamenta juris publici regni Croatiae (1906)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]

