Nikolao Zelinskj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Николай Зелинский;
(1861-1953)
(1901) Rusa kemiisto kaj membro de la Rusa Akademio pri Sciencoj
(1901) Rusa kemiisto kaj membro de la Rusa Akademio pri Sciencoj
Persona informo
Naskiĝo 6-a de februaro 1861
en Tiraspolo, Rusa Imperio
Morto 31-a de julio 1953
en Moskvo, Rusio
Tombo Novodeviĉje tombejo [#]
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio • Rusa Soveta Federacia Socialisma Respubliko [#]
Alma mater Universitato de Tirapolo
"Universitato de Odeso"
"Universitato de Novorosijsk"
"Universitato de Göttingen"
Universitato de Lepsiko
Moskva Ŝtata Universitato
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro • inventisto [#]
Laborkampo organika kemioPetrokemiokatalizo [#]
Verkoj Petrokemio [#]
Honorigoj Stalin-premioOrdeno de LeninHeroo de Socialisma LaboroOrdeno de Laborista Ruĝa Standardo • Medal "For Valiant Labour in the Great Patriotic War 1941–1945" • Medalo “Por Memorigo de la 800-a Jaro de Moskvo” [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Nikolao Zelinskj (ruse Николай Дмитриевич Зелинский) estis rusa kaj sovetia kemiisto ukraindevena, kaj akademiulo en la Rusa Akademio de Sciencoj (1929). Zelinskj studis en la "Universitato de Odeso", en la Universitato de Lepsiko kaj en la Universitato de Göttingen. Li estis unu el la fondintoj de la teorio kaj apliko pri la organika katalizo. Li same estas inventinto de la unua spirmasko per aktiva karbo kun efika filtrado (1915). Laŭ li, aktiva karbo estis alte efika por alsorbado de la organikaj fumoj. Antaŭ la Unua granda mondmilito, Zelinskj studis la produktadon de aktivaj karboj per kalcinigo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maldekstre dekstren sidantaj: Zelinskj, A. Kablukov, N. Kiŝner kaj A. Severcov; starantaj N. Luzin, M. A. Rozanov kaj V. Vernadski (1934)

Zelinskj studis en la "Universitato de Tiraspolo", "Universitato de Odeso" kaj en Germanio en la Universitatoj de Lepsiko kaj Göttingen. Kun Viktor Meyer li ricevis sian Majstrecon kaj sian doktoriĝon en la "Universitato de Novorosijsk" inter 1888 kaj 1891. En 1893, li nomumiĝis profesoro en la "Universitato de Moskvo", kie li laboris ĝis sia retiriĝo, escepte de la jaroj inter 1911 kaj 1917. Lia ĉefa esplorareo estis la kemio pri la ciklaj hidrokarbonidoj. Li ankaŭ estis prezidanto de la "Moskva Societo de Naturalistoj".

En 1885, Zelinskj estis la unua kiu neintence preparis la mustardan gason dum esplorado pri la sulfura duklorido. [1] En 1887, Zelinskj publikigis raporton pri la bromigo de la karboksilataj acidoj kiu hodiaŭ portas lian nomon, kune kun aliaj laboroj de Carl Magnus von Hell (1845-1926) kaj Jakobo Volhard (1834-1910). En 1908, li publikigis sintezon pri α-aminoacidoj kune kun sia lernanto Stadnikov, kiu portas ilian nomon. En ĉi-dokumento, li elmontris ke α-aminonitriloj povas iĝi ekde aldehidoj per utila ŝanĝo en la Sintezo de Strecker (kiu uzadis amoniakon kaj hidrogenan cianidon) per uzado de kalia cianido en akva medio kun amonia klorido.[2].

La unua publikaĵo de Zelinskj aperis en 1884 kaj la lasta en 1953, kio donas al ni preskaŭ sepdek jarojn da produktiva esplorlaboro. Ĉi-tio certe reprezentas iu speco da rekordo. Dum lia longa kaj sukcesoplena scienca kariero, Zelinskj publikigis pli ol kvincent dokumentojn dediĉitajn al katalizo kaj levis al scienca maturiĝo grandan amason da sukcesa lernantaro kiu famiĝis propraklopode. Inter liaj sennombraj kunlaborantoj kaj lernantoj troviĝas nomoj tiaj kiaj Lev Aleksandroviĉ Chugaev (1873-1922), Nikolao Alexandroviĉ Schilov (1872-1930), Sergey Reformatsky (1860-1934), Sergey Semjonoviĉ Namyotkin (1876-1950), Vasilj Vasiljeviĉ Ĉelincjev (1877-1947), Georgo Leontjeviĉ Stadnikov (1880-1973), Sergej Lebedev (1874-1934), Pjotr Lebedev (1886-1912), Aleksej Aleksandroviĉ Balandin (1898-1967), krom aliaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]