Nikolao de Oresme
Nikolao de Oresme | |
---|---|
Eltirita de la verko "Traktato de la Sfero", el la Franca Nacia Biblioteko | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1320 en Allemagnes, nune Fleury-sur-Orne, Francio |
Morto | 11-a de julio 1382 en Lisieux, Francio |
Lingvoj | latina • meza franca • franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Alma mater | Universitato de Parizo • kolegio de Sorbono |
Okupo | |
Okupo | filozofo • matematikisto • ekonomikisto • katolika sacerdoto • astronomo • muzikologo • profesoro • psikologo • tradukisto • fizikisto • teologo • katolika episkopo |
Nikolao de ORESME (1320–1382) (* Allemagnes, nune Fleury-sur-Orne, en la 1320 - Lisieux, en la 11-a de julio 1382) estis franca filozofo, ekonomikisto, matematikisto kaj fizikisto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de la moderna scienco.
Biografio
Katolika episkopo de Lisieux kaj konsilanto de reĝo Karolo la 5-a la saĝa. Rekonita tradukisto kaj komentisto de la verkoj de Aristotelo (i.a. kiel la unua latinigis Etikon al Nikomako). Li esploris la jenajn sciencojn: matematikon, ekonomikon, fizikon kaj astronomion.
Liaj sukcesoj estis:
- kreo de la franca scienca terminologio,
- en matematiko – enkonduko de potenco je frakcia potenciganto,
- en astronomio – koncepto de diurna movo de la Tero,
- en ekonomiko – pioniraj prilaboraĵoj pri la teorio de mono.
Elektita verkaro
- Aristotelis De caelo, et mundo (La libro pri la ĉielo kaj la mondo) de Aristotelo
- De proportionibus proportionum, and Ad pauca respicientes, Universitato de Wisconsin, 1966
- Quaestiones Super Geometriam Euclidis
- Quaestio de Apparentia Rei
- Epistola Luciferi Ad Spirituales. 1549 Eldonita de Markus Flacius
- Tractatus de Configurationibus Qualitatum Et Motuum: Questiones Super Geometriam Euclidis.
- Tractatus de origine & jure nec non & de mutationibus Monetarum (Traktato pri la unua elpenso de la moneroj)
- Le traicte de la sphere 1525
- Tractatus de latitudinibus formarum 1486
- Blasius Pellecanus, Quaestiones super tractatus de latitudinibus formarum 1482
- De causis mirabilium
Literaturo
Vidu ankau
- Filozofio de Mezepoko
- Vassili Pavlovitsch Subov (1900-1963)[1]
- Johannes Buridanus (1300-1358)[2]
- Galileo Galilei (1564-1642)