Nikolao de Oresme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nikolao de Oresme
Eltirita de la verko "Traktato de la Sfero", el la Franca Nacia Biblioteko
Eltirita de la verko "Traktato de la Sfero", el la Franca Nacia Biblioteko
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1322 (1322-11-30)
en Fleury-sur-Orne
Morto 11-an de julio 1382 (1382-07-11) (59-jara)
en Lisieux
Lingvokapablo latina lingvo, Middle French
v  d  r
Information icon.svg

Nikolao de ORESME (naskiĝis 1320 en Allemagnes, nune Fleury-sur-Orne, mortis la 11-an de julio 1382 en Lisieux) estis franca filozofo, ekonomikisto, matematikisto kaj fizikisto kaj unu el la ĉefaj fondintoj de la moderna scienco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Katolika episkopo de Lisieux kaj konsilanto de reĝo Karolo la 5-a la saĝa. Rekonita tradukisto kaj komentisto de la verkoj de Aristotelo (i.a. kiel la unua latinigis Etikon al Nikomako). Li esploris la jenajn sciencojn: matematikon, ekonomikon, fizikon kaj astronomion.

Liaj sukcesoj estis:

  • kreo de la franca scienca terminologio,
  • en matematiko – enkonduko de potenco je frakcia potenciganto,
  • en astronomio – koncepto de diurna movo de la Tero,
  • en ekonomiko – pioniraj prilaboraĵoj pri la teorio de mono.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Aristotelis De caelo, et mundo (La libro pri la ĉielo kaj la mondo) de Aristotelo
  • De proportionibus proportionum, and Ad pauca respicientes, Universitato de Wisconsin, 1966
  • Quaestiones Super Geometriam Euclidis
  • Quaestio de Apparentia Rei
  • Epistola Luciferi Ad Spirituales. 1549 Eldonita de Markus Flacius
  • Tractatus de Configurationibus Qualitatum Et Motuum: Questiones Super Geometriam Euclidis.
  • Tractatus de origine & jure nec non & de mutationibus Monetarum (Traktato pri la unua elpenso de la moneroj)
  • Le traicte de la sphere 1525
  • Tractatus de latitudinibus formarum 1486
  • Blasius Pellecanus, Quaestiones super tractatus de latitudinibus formarum 1482
  • De causis mirabilium

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]