Nimaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nimaĉ
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 458441
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 27′ N, 74° 52′ O (mapo)24.4574.87Koordinatoj: 24° 27′ N, 74° 52′ O (mapo) [+]
Alto 452 m [+]
Areo 40 km² (4 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nimaĉ (Madja-Pradeŝo)
Nimaĉ (Madja-Pradeŝo)
DEC
Nimaĉ
Nimaĉ
Situo de Nimaĉ
Nimaĉ (Barato)
Nimaĉ (Barato)
DEC
Nimaĉ
Nimaĉ
Situo de Nimaĉ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neemuch [+]
vdr

Nimaĉ, laŭ (hindie नीमच) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto Nimaĉ, kie ĝi estas ties sidejo.

Komerca centro en Nimaĉ

Demografio[redakti | redakti fonton]

Nimaĉ havis populacion de 128 561 en 2011 kun legopovo de 85%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo. En la 1990-aj jaroj Nimaĉ atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nimaĉ situas tre proksime al Raĝastano en malalta montaro 452 metrojn super la marnivelo. Mandsaur troviĝas 50, Ĉitorgar 51, Bansvara 112, Udaipur 119, Kota (Raĝastano) 127, Indaur 220, Guna 248, subŝtata ĉefurbo Bopalo 294, tutlanda ĉefurbo Delhio 518, Mumbajo 648, Kolkato 1396 kilometrojn (aere) [1].

Lernejo en Nimaĉ

Historio[redakti | redakti fonton]

La plena distrikto de Nimaĉ ludis signifan rolon en Ribelo de Sipajoj en 1857. Ekde 1895 la urbo estis signifa sidejo de la brita centra hindia instanco.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Nimaĉ ofta okupiĝo estas mana teksado. La ŝato havas tre grandan uzinon pri produkto de opiaj alkaloidoj, krome tre gravas la agrara merkato. Oni interŝanĝas opiojn, tritikojn, maizojn, arakidojn, zingibrojn, ajlojn, sojfabojn, mustardojn, terpomojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Nimaĉ la oficiala lingvo estas la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Nimaĉ plejparto de la populacio estas hinduoj (75%), krome islamanoj (21%), ĝajnistoj (2%), kristanoj (0,5%).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Nimaĉ la plej altnivela instruo okazas en kelkaj kolegioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Nimaĉ havas trairan fervojan linion kun stacidomo, kiu estis konstruita en 1880. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Flughaveno estas evoluigata por enlandaj flugoj.

La horloĝa turo en Nimaĉ

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nimaĉ havas humidan subtropikan klimaton. Jare pluvas po 812 mm. Plej ofte dum la musono pluvas inter junio-septembro. Inter novembro-majo apenaŭ pluvas. La temperaturo averaĝe varias inter 18-32 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans