Njimangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Njimanga lingvo)
Njimangoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La njimangoj estas minoritata etno en la Nuba-montaro en Kordofano en Sudano. Ili estas unu el la etnoj nomataj "nubaoj". La njimanga lingvo estas nomata Ama kaj apartenas al la nilo-saharaj lingvoj. La njimangoj supozeble estas pli ol 100.000 homoj. La plej multaj njimangoj estas muslimoj.