Novaj Eseoj pri la Homa Kompreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nouveaux essais sur l'entendement humain
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gottfried Wilhelm Leibniz
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1765
Ĝenro eseo
vdr

La Novaj Eseoj pri la Homa Kompreno (france Nouveaux essais sur l'entendement humain) estas eseo de Gottfried Leibniz, kiu estas manifesta refutado de unu el la ĉefaj filozofiaj verkoj de John Locke, Eseo pri la homa kompreno. Tio estas unu el du plenlongaj filozofiaj verkoj de Leibniz (la alia estante Théodicée), kaj estas strukturita kiel kolekto de kritikoj kaj respondoj al ĉiu el la asertoj en la ĉapitroj de la verkaĵo de Locke. Leibniz finis la verkadon en 1704, sed la morto de Locke estis laŭsupoze la kialo Leibniz prokrastis ĝian publikigon, kaj la verkaĵo ne aperis ĝis proksimume 60 jaroj poste. Kiel aliaj filozofiaj verkoj de la tempo, ĝi estis verkita en formo de dialogo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La du parolantaj roluloj en la verkaĵo estas Theophilios (greke "amanto de Dio"), kiu reprezentas la opiniojn de Leibniz, kaj Philaltes (greke "amanto de vero"), kiu reprezentas tiujn de Locke. La fama neado de la empirisma tezo pri la origino de ideoj aperas komence de la dua verkaĵo: "Nenio troviĝas en la konscio sen la primara mediacio de la sentoj, krom la konscio mem." Ĉiuj centraj argumentoj de Locke kontraŭ denaskaj ideoj estas kronike kritikitaj fare de Leibniz, kiu preferas ekstreman vidon de denaska ekkono, laŭ kiu ĉiuj pensoj kaj agoj de la menso estas denaskaj. Aldone al lia diskuto de denaskaj ideoj, la eseo de Leibniz prezentas incisivajn kaj komprenajn kritikojn de la opinioj de Locke pri persona identeco, libera volo, mens-korpa dualismo, lingvo, necesa vero, kaj la provitan pruvon de Locke de la ekzisto de Dio.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • G. W. Leibniz, Akademie-Ausgabe (1999): Vol. VI.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]