Théodicée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Essais de Théodicée sur la bonté de Dieu, la liberté de l’homme, et l’origine du mal
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gottfried Wilhelm Leibniz
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1710
Loko Amsterdamo
Ĝenro religia filozofio
vdr


Essais de Théodicée sur la bonté de Dieu, la liberte de l'homme et l'origine du mal (Eseo de Teodiĉo pri la boneco de Dio, la libereco de la homo kaj la origino de la malbono), konata simple kiel la Théodicée, estas filozofia verkaĵo el 1710 de la diverstalenta Gottfried Leibniz [1].

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En la titolo Leibniz enkondukis novan nomon por la malnova problemo de malbono: per la neologisma teodiceco li emfazis la pravigon de Dio. Kiel la ekzisto de malbono en la mondo povus repaciĝi kun la perfekteco de Dio?

Leibniz rezonis ke ĉiopova, ĉioscia, kaj tute bona Dio povis koncipi senfinan nombron da eblaj mondoj kaj nepre elektus la plej bonan el ĉiuj eblaj mondoj por efika Kreado. Se estus pli bona imagebla, Dio estus kreinta ĝin [2]. La efektive kreita mondo tamen enhavis ankaŭ parton de malbono kaj mizero. Ĉar la Falo estis "feliĉa kulpo" (felix culpa) kiu ebligis la finfinan bonon, la oferon de Kristo, tiel la libereco kaj potenco fari malbonon estis necesaj por igi realan virton ebla. Ĉi tio ne signifis, ke Dio volis malbonon, nur ke li permesis ĝin [3].

Leibniz estis konvinkita, ke ekzistas pli da bono ol malbono en la mondo, kvankam eble ĉi-lasta estis pli rimarkebla. Li komparis malbonon kun iom acida aŭ amara, kiu plibonigas dolĉan pladon, kun ombro, kiu plibonigas kolorojn, aŭ kun disonanco, kiu heligas harmonion. Laŭ li, la bono restis domina kaj malmultaj homoj rifuzus en sia mortohoro vivi sian vivon kun la sama ekvilibro inter bono kaj malbono, tiom kiom vario estis ofertita en la konkreta manifestiĝo. Li akceptis ke la vasta plimulto de homoj estis kondamnita al eterna turmento en Infero, sed li malkonfirmis ĉi tiun eblan malfacilecon konjektante, ke la homaro mem estas malgranda malplimulto kompare kun la raciaj kaj feliĉaj estaĵoj, kiuj devis vivi sur sennombraj aliaj mondoj en la senfina universo. Ĉiukaze, Leibniz konsideris homan ekkonon tro limigita por plene sondi la signifon de maljustosufero.

La optimisma aliro de Leibniz estis en respondo al Pierre Bayle [4]. Ĝi inspiris la francan filozofon Voltaire por lia satira verko Kandido, kiu ne tute faris justecon al la Théodicée. Leibniz nenie neis ke ekzistas malbono en la mondo, nur ke la kvanto de ĝi estis limigita al la minimumo. Immanuel Kant juĝus en 1791 ke lia teodiceo, kaj de ĉiuj aliaj, malsukcesis.

Elĉerpaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • «Tiuj ŝajnaj neperfektaĵoj de la tuta mondo, tiuj makuloj de suno kies la nia estas apenaŭ radio, anoncas ĝian belon anstataŭ ĝin malpliigis» (Essais de Théodicée, 1710 – represita en 1747).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La frazo "la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj" ( france : Le meilleur des mondes possibles ; germane : Die beste aller möglichen Welten) estis elpensita Leibniz en tiu ĉi verko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Leibniz on the Problem of Evil”, The Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  2. Leibniz, Theodicy, p. 136.
  3. Leibniz, Theodicy, p. 381.
  4. Austin Farrer. (1985) Introduction to Theodicy. La Salle: Open Court. ISBN 0-87548-437-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]