Novkaledonia megalurulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novkaledonia makisbirdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Novkaledonia megalurulo
Novkaledonia megalurulo
Novkaledonia megalurulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Megalurulus
Specio: 'M. mariei'
Megalurulus mariei
(Verreaux, 1869)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Novkaledonia megalurulo (Megalurulus mariei), konata ankaŭ kiel Novkaledonia makisbirdo, estas birdospecio iam lokata en la familio de Silviedoj, lastatempe ne ŝajnas proksima rilata al la tipaj silvioj; probable ili apartenas al la ĵus agnoskata silvieca familio de Megaluredoj. Tiu specio estas endemia de Novkaledonio.

Tiu estas longvosta, mezgranda silvieca birdo kun distinge blanka superokula strio. La birda plumaro estas nestrieca, kun olivecbrunaj supraj partoj (inklude kronon kaj flugilojn) kaj kremoblankecaj subaj partoj.

La Novkaledonia megalurulo tipe loĝas areojn de arbustaro en malaltaj teroj kaj montetoj de Novkaledonio, ĉefe la nomataj maquis minier kun filikoj, sed ankaŭ en duaranga arbaro kaj herbejoj, kaj eĉ estis iam vidata en densa pluvarbaro. Ĝi estas ĝenerale solema aŭ vidata en paroj kaj ne estas migranta. La Novkaledonia megalurulo preferas densan kovrejon, estas retirema en siaj kutimoj kaj estas birdo malfacile observebla aŭ studebla.

Tiu antaŭe nebone konata specio ĵus estis trovata kiel komuna kaj disvastigata tra multe de Novkaledonio (centro, norda montara zono kaj iom sude, sed ne en la insuloj des Pins kaj Loyalty), kie ties favorata malferma herbeja habitato ne estas jam minacata; ĝi restas nombra en proksimeco al homaj setlejoj kaj ŝajne ne malpliiĝas pro supozata klopodo de predado fare de invadaj specioj (ratoj kaj katoj). Ĝi estis por tio listita kiel Malplej Zorgiga kvankam la populacio estas nur de 2,500 al 10,000, sed ĝi estas stabila en teritorio de ĉirkaŭ 16,890 km².

Fonto[redakti | redakti fonton]