Nukso
Nukso estas ĝenerala termino por diversaj fruktoj (akenoj, guŝoj), aŭ parto de frukto (de drupo), aŭ semo. Nuksoj ofte havas sekan malmolan ŝelon kun manĝebla kerno. Oni kultivas multajn specojn por manĝi la kernon aŭ produkti oleon.
Botanika difino
En botaniko, nukso estas simpla seka frukto kun unu semo (malofte du), en kiu la ovaria muro iĝas tre dura ekde maturiĝo, kaj la semo restas ne fiksita al la ovaria muro. Tiaj veraj nuksoj devenas de iuj plantoj, ekzemple de la ordo Fagales (Fagaloj).
- Ordo Fagaloj (Fagales)
- Familio Juglandaceae ( Juglandacoj )
- Juglando (J. Juglans)
- Nigra juglando (J. nigra)
- Reĝa juglando (J. regia)
- Blanka juglando aŭ Buteronukso ? (angle "White walnut"="Butternut") (J. Cinerea)
- Karjo (fojfoje "Hikorio"), Pekano (J. Carya)
- ? (angla "Wingnut") (J. Pterocarya)
- Juglando (J. Juglans)
- Familio Fagaceae ( Fagacoj )
- Familio Nothofagaceae ( Notofagacoj )
- Familio Betulaceae ( Betulacoj )
Kuirarta difino
Multaj similaj plantaĵoj estas ofte nomataj nuksoj en kuirarto aŭ ĉiutaga parolado.
- Migdalo (Prunus dulcis)
- Brazila nukso = Bertoletio (Bertholletia excelsa)
- Aleŭrito (Aleurites moluccana)
- Akaĵuo (Anacardium occidentale)
- Kokoso (Cocos nucifera)
- Eskulo (Sapindaceae Aesculus)
- Ĉevalkaŝtano (ne vera kaŝtano) (Aesculus hippocastanum)
- Marono manĝebla kaŝtano (Castanea sativa)
- Makadamio=?Aŭstralia nukso (ne en PIV) (Proteceae Macadamia)
- Eŭforbio, Krotono, Ricino (ekz "Mongongo" de Afriko) (Euphorbiaceae Crotonoideae Ricinodendreae)
- Ternukso = Arakido (Arachis hypogaea)
- Pinikerno (ne en PIV) (Pinus) (angle "Pine nut")
- Pistako (Pistacia vera)
Alergioj
Nuksa alergio estas iom ofta problemo, kiu estas surprize danĝera al iuj homoj. Eĉ etaj kvantoj de nuksoj povas kaŭzi seriozan ŝokon aŭ morton al suferantoj de tiaj alergioj. Plej ofte temas pri ternuksa alergio.
Salubraj efikoj
Krom la alergia problemo, nuksoj estas salubraj. Diversaj sciencaj esploroj trovis ke dieto kun nuksoj helpas al la sano kaj pli longa vivo.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri nukso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis. ” „ Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. ”
|