Jaun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberbach)
Jaun
Blazono de Jaun
Blazono de Jaun
Blazono de Jaun
Jaun
Jaun
Jaun
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 36′ 41″ N 7° 16′ 29″ O / 46.61139 °N, 7.27472 °O / 46.61139; 7.27472 (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ 41″ N 7° 16′ 29″ O / 46.61139 °N, 7.27472 °O / 46.61139; 7.27472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 644 (2018)
Areo 55,21 km²
Alteco 1015 m super marnivelo
Poŝtkodo 1656
Komunumkodo 2138
Mapo de Jaun
Mapo de Jaun
Mapo de Jaun
vdr

Jaun (en la franca lingvo Bellegarde) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 644 loĝantojn je la 31-a de decembro 2018.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Jaun situas en la Friburgaj Alpoj 17 kilometroj oriente de la distriktĉefloko Bulle kaj 30 kilometrojn sudsudoriente de la kantonĉefurbo Friburgo. Tra la komunumo fluas la montara rivereto Jaunbach (en la franca lingvo Jogne). Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Jaun la vilaĝetoj Im Fang (franca nomo La Villette), Zur Eich, Kappelboden, Oberbach kaj Weibelsried.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 55,21 km², de kiuj 38,8% estas kovritaj de arbaro, 42,5% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Jaun limas en nordo al Plaffeien, en oriento al Boltigen, en sudo al Saanen, kaj en okcidento al Val-de-Charmey.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo trans la Jaun-Pasejo al Saanen kaj Boltigen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 20 kilometrojn orientnordoriente de la komunumo apud Bulle. Per la buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Bulle al Boltigen kaj de Friburgo al Jaun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Jaun estas la sola komunumo de la distrikto Grejerco kies ĉefa lingvo estas la germana, kiun fine de 2011 parolis 89.5% de la loĝantaro kiel denaska lingvo, dum 9.8% parolis la francan.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Jaun datiĝas el la jaro 1228 kiel Balavarda. Dum mezepoko Jaun apartenis al la Senjoroj de Corbières. Surbaze de heredaĵdivido Jaun en la jaro 1249 fariĝis aparta Senjorujo, kiu en la jaro 1285 estis submetita al la landa suvereneco de Savojo. En la jaro 1407 trupoj el Saanen deturis la burgon de la senjoroj de Corbières-Jaun. En la jaro 1475 Jaun konkludis civitan kontrakton kun la urbo Friburgo, kiu akiris la senjorujon Jaun en la jaro 1502 kaj 1504 de la Grafoj de Grejerco. De 1503 ĝis la Helveta Revolucio Jaun formis kune kun parto de Châtel sur-Montsalvens friburgan voktejon. En la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]