Tristrama petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oceanodroma tristrami)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tristrama petrelo
Tristrama petrelo
Tristrama petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma tristrami
(Salvin, 1896)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tristrama petrelo (Oceanodroma tristrami) estas specio de marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. La komuna kaj la scienca nomoj derivas el la nomo de la angla pastro Henry Baker Tristram; la specio povas ankaŭ esti konata kiel Fulga ŝtormopetrelo.

La Tristrama petrelo havas distribuon tra norda Pacifika Oceano, ĉefe en tropikaj maroj.

La Tristrama petrelo havas longajn angulecajn flugilojn kaj estas 24 cm longa. La plumaro estas tute malhela kun iome pala pugo kaj palgriza strio en supraflugilo. La specio estas kolonia, kaj nestumas sur la Nordokcidentaj havajaj insuloj, kaj sur kelkaj malgrandaj insuloj sude de Japanio, inklude la Ogasavaroj kaj Izu. Al la kolonioj oni iras nur nokte, kaj la specio reproduktiĝas vintre. Ĉemare la specio estas pelaga, kaj manĝas kalmarojn kaj fiŝojn.

La Tristrama petrelo estas konsiderata preskaŭ minacata. Ĉiuj ties reproduktaj kolonioj en Havajo estas protektitaj areoj, sed la specio suferis malpliiĝojn pasinte pro enmetitaj ratoj en Toriŝima.

Literaturo[redakti | redakti fonton]