Ohrid
Ohrid, makedone Охрид, albane Ohër/Ohri, bulgare Охpидa, turke Ohri estas urbo en Makedonio. La urbo iĝis parto de Monda Heredaĵo ekde 1980.
Bazaj informoj
- 41° 07′ 01″ N 20° 48′ 07″ O / 41.11694 °N, 20.80194 °O (mapo)Koordinatoj: 41° 07′ 01″ N 20° 48′ 07″ O / 41.11694 °N, 20.80194 °O (mapo)
- Areo: 384 km²
- Alto super marnivelo: 695 m
- Loĝantaro: 55,200
- Poŝtkodo: 6000
- Telefonprefikso: +389 46
- Horzono: UTC+1
- Aŭtokodo: OH
Situo
La urbo situas laŭ bordo de Lago de Ohrid. Kontraŭe Albanio troviĝas.
Historio
Iliroj fondis la urbon nomatan Lychnis, Lychnidus. Poste ĝi estis grava urbo de romianoj, ĉar vojo "Via Egnatia" kondukis tie. En la 4-a jarcento jam vivis en la urbo kristanoj. En 867 bulgaroj konkeris la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiutempe la urbo ricevis la nomon Ohrid kaj estis ĉefurbo de Bulgario inter 990-1015. En 1018 Bizanco konkeris la urbon. Baldaŭe la estroj estis alterne serboj, bulgaroj kaj Bizanco. Ekde la 14-a jarcento la urbo apartenis al la Osmana Imperio ĝis 1913. Nuntempe ĉiujare festivalo okazas.
Vidindaĵoj
- preĝejo omaĝe al Sankta Sofia el la 11-a jarcento
- preĝejo omaĝe al Sankta Kolomano el la 13-a jarcento
- 3 preĝejoj el la 14-a jarcento
- 2 preĝejoj el la 15-a jarcento
- preĝejo omaĝe al Sankta Georgo el la 18-a jarcento
- fortikaĵo aŭ citadelo el la 10-a jarcento kun 3 km-ojn longa muro, 18 bastionoj kaj 4 pordegoj
- etnografia muzeo
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Pogradec, Albanio
- Ŝablono:Flagicon Wollongong, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagicon Plovdiv, Bulgario
- Ŝablono:Flagicon Katwijk, Nederlando
- Ŝablono:Flagicon Vinkovci, Kroatio
- Ŝablono:Flagicon Windsor (Ontario), Kanado
- Ŝablono:Flagicon Budva, Montenegro
- Ŝablono:Flagicon Kragujevac, Serbio
- Ŝablono:Flagicon Piran, Slovenio
- Ŝablono:Flagicon Dalian, Ĉinio