Oliver Twist
Oliver Twist estas socia romano de Charles Dickens, kiu aperis sub la kompleta titolo Oliver Twist, or The Parish Boy’s Progress (Oliver Twist aŭ la vojo de orfa knabo) de februaro 1837 ĝis aprilo 1839 en daŭrigoj en la periodaĵo „Bentley's Miscellany“. Oliver Twist estas la dua romano de Dickens kaj probable lia nuntempe plej konata verko. Ĝi estis plurfoje adaptita por teatro, kino, televido kaj kiel komikso.
La rakonto
La romano rakontas la historion de la trovita bebo kaj orfa knabo Oliver Twist, kiu kreskas en infanejo por malriĉuloj de angla urbeto, sen ke li konus sian devenon.
Literatura kritiko
La romano estis granda sukceso. Precipe pro sia parte drasta priskribo de infana laboro, krimoj kaj paŭperismo en la epoko de la frua industriigo en Anglio ĝi vekis grandan atenton. Kontraste al la trafa granda sociala realismo de la verko, la literatura kritiko tamen taksas la priskribon de la karaktero precipe de la ĉefa protagonisto nekredinda. Li ŝajnas esti burĝe bone edukita kaj nobla, kvankam mankas ĉiu ajn kondiĉoj por fariĝi tiel en liaj viv-cirkonstancoj.
La antisemita stereotipo, per kiu Dickens priskribas la figuron de Fagin, estas diskutata ĝis hodiaŭ. Dickens mem mildigis ĝin en pli malfruaj eldonoj, en modernaj prilaboroj ĝi ofte tute forestas [1].
Filmaj prilaboroj
Jam en 1909 la verko estis filmita la unuan fojon de James Stuart Blackton. Sekvis pliaj filmoj en 1922, 1948 (kun Alec Guinness en la rolo de Fagin), 1988 kiel bildstria filmo de Walt Disney sub la titolo "Oliver & Co." kaj ankoraŭ aliaj.
Ĉiuj filmaj adaptoj en kronologia sinsekvo
Komiksoj
- Will Eisner: Fagin the Jew, Doubleday 2003, ISBN 0-385-51009-8.
- Loïc Dauvillier und Olivier Deloye: Oliver Twist de Charles Dickens, Delcourt (Collection Ex-Libris) 2007, ISBN : 9-782-75600671-0
Eksteraj ligiloj
Tekstoj
- "Oliver Twist" ĉe Dickens Literature.com - Tekto kun indekso kaj serĉ-eblo (angle).
- "Oliver Twist" ĉe Online literature (angle).
Filmoj
- Oliver Twist (1909) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (1922) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (1948) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (1968) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (1974) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (1997) (TV) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (2005) en Interreta filma datumbazo (angle)
- Oliver Twist (2007) (TV) en Interreta filma datumbazo (angle)
Fontoj
- ↑ Geoffrey Nunberg, The Way We Talk Now Houghton Mifflin Company, Boston and New York 2001, p. 126